+  Esperanto-forum
|-+  Flandra Esperanto-ligo / Vlaamse Esperantobond
| |-+  ILEI
| | |-+  Premio La Torre

Aŭtoro Fadeno: Premio La Torre  (Legita 6819 fojojn)

0 anoj kaj 1 Gasto rigardas tiun ĉi fadenon.

Elsalutinta Roland Rotsaert

  • Forumadministranto
  • Heroo
  • *****
  • Afiŝoj: 1314
  • Sekso: Vira
    • Roland Rotsaert
Premio La Torre
« je: 15 novembro 2017, 19:36:32 ptm »
Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj - ILEI kunlabore kun la Familio La Torre anoncas konkurson pri esplor-laboro en unu el la kampoj, en kiuj laboris la karmemora prezidanto de ILEI, Profesoro Mauro La Torre (1946-2010). En 2011 la Komitato de ILEI elektis Profesoron Mauro La Torre Honora Membro.

La esplor-kampoj estas:
  • Aplikoj de lingvoteknologio al Esperanto kun rezultaj vortaroj aŭ pli ĝeneralaj lingvosciencaj pritraktoj
  • Interkultura edukado per Esperanto
  • Instruado de Esperanto kaj iloj por instrui Esperanton
  • Perfektigaj kursoj por instruantoj de Esperanto
  • Retaj kursoj pri Esperanto
  • Evoluo de la vorttrezoro de Esperanto tratempe kaj nuntempe
La kandidato anoncu sian intencon partopreni kaj sian temon ĝis la unua de Januaro 2018 al Mireille Grosjean ( mirejo.mireille che gmail.com). Tiu anonco estu dokumento proks. unupaĝa kun mencio pri la esplor-kampo elektita (vidu supre), prezento pri la preciza temo (200 ĝis 300 vortoj). Tiu dokumento entenu mallongan prezenton de la kandidato / kandidatino (nomoj, loĝlokoj antaŭaj kaj nuna, aĝo, retadreso), de liaj/ŝiaj antaŭaj studoj kaj esploroj, kaj aktivecoj en ligo kun Esperanto. Reago de ILEI sekvos ĝis la 15-a de Januaro.La ILEI estraro kaj la familio La Torre starigos juĝ-komisionon en rilato kun la temo de la esplorlaboro.
  • La laboro devas esti nova esploro farota por la Premio.
  • La esplor-laboro devas esti dokumentita kaj priskribita en raporto de almenaŭ 20 A4-paĝoj, maksimume 30 paĝoj.
  • La litertipo estas libera, ĝi estu ne tro baroka. La marĝenoj estu normalaj, mezaj. La interlinia spaco estu 1,5.
La laboraĵo estu transdonita en reta formo al ilei.prezidanto ĝis la 30-a de Aprilo 2018, kaj en papera formo po unu ekzemplero al la familio La Torre, al ILEI kaj al la ĵurio (la kandidato ricevos la stratadresojn de la ricevontoj) (entute kvin ekzempleroj).

La anonco pri la gajninto okazos antaŭ la 30-a de Junio 2018. La gajninto devos sendi ok paperajn ekzemplerojn de sia laboraĵo, tio estas po unu, al diversaj gravaj bibliotekoj en la mondo laŭ la programo de ILEI “Ni Savu Niajn Semojn”.

La premio konsistas el sumo de 500 EUR.
ILEI retenas al si la rajton eventuale publikigi la gajnintan raporton.

La premio estis transdonita la unuan fojon en la jaro 2015 okaze de la 48-a ILEI-Konferenco en Oostende, Belgio, kaj anoncita dum la 100-a Universala Kongreso de UEA en Lille, Francujo.

La konkurso okazadas poste ĉiun duan jaron. En ĉiu konkursjaro la premio estos transdonita en la tiujara kongreso de ILEI kaj vaste prezentita en la samjara Universala Kongreso de UEA.

Ekzistas interna regularo inter ILEI kaj la familio La Torre pri la starigo, konsisto kaj laboro de la ĵurio.

Mireille Grosjean
Prezidanto de ILEI