Esperanto-forum

Flandra Esperanto-ligo / Vlaamse Esperantobond => Monato => Fadeno komencita de: PaulP je 21 decembro 2020, 18:44:35 ptm

Titolo: MONATO nun ankaŭ voĉlegata.
Afiŝo de: PaulP je 21 decembro 2020, 18:44:35 ptm
Jam de multaj jaroj MONATO aperas ne nur en presita formo, sed ankaŭ bite, en la formoj ePub, PDF kaj Mobipocket. Ekde nun aldoniĝis kvara bita formo: mp3-sondosieroj. Tiuj sondosieroj estas aparte taŭgaj por vidhandikapitoj, sed certe ankaŭ aliaj povos ĝui ilin. La mp3-dosieroj estas senpagaj por abonantoj.