Esperanto-forum
Agendo / Agenda => Agenda / Agendo => Fadeno komencita de: Roland Rotsaert je 02 oktobro 2023, 09:55:56 atm
-
HungaroMania estas unutaga festivalo kie ni povas montri al la ekstera mondo ke Esperanto vivas. La festivalo celas celebri la hungarajn lingvon, muzikon, kulturon kaj landon. Organizas la laborgrupo "HungaroMania", kiu inkludas hungarajn instruistojn kaj studentojn kaj multajn volontulojn. Esperantistoj kunorganizas la eventon kaj ĉiu komunikado okazas trilingve: en la nederlanda, la hungara kaj en Esperanto.
Baza programo de la tria HungaroMania
*Pluraj prelegoj, en la tri lingvoj, rilate al (ne nur) hungaraj temoj
*Laborgrupoj pri kuirado, muziko,...
*Hungara rock-grupo estas invitita
http://www.hungaromania.eu/
https://eventaservo.org/e/hungaromania2023
-
HungaroMania estas la plej granda Esperanto-evento en Belgio (Europo?) organizita de NE-esperantistoj!
Ni do nepre multaj partopreno.
Nur 12€, se vi uzas nun la formularon en hungaromania.eu
La "rock-grupo" fakte estas unuflanke ERA (Muziko de 1980 ĝis hodiaŭ), aliflanke Viola (popolmuziko kaj -dancado). Detaloj en la retejo, kie vi trovos la plenan programon.
Krome multaj prelegoj en hungara, nederlanda káj esperanto.
Jen varma alvoko por partopreni!