+  Esperanto-forum
|-+  Agendo / Agenda
| |-+  Agenda / Agendo (Kontrolanto: Roland Rotsaert)
| | |-+  Merkrede: Brusela Grupo kunvenas virtuale

Ligitaj eventoj

  • Bruselo: EBG Virtuale: 25 marto 2020

Aŭtoro Fadeno: Merkrede: Brusela Grupo kunvenas virtuale  (Legita 2685 fojojn)

0 anoj kaj 1 Gasto rigardas tiun ĉi fadenon.

Elsalutinta Roland Rotsaert

  • Forumadministranto
  • Heroo
  • *****
  • Afiŝoj: 1314
  • Sekso: Vira
    • Roland Rotsaert
Merkrede: Brusela Grupo kunvenas virtuale
« je: 24 marto 2020, 15:33:29 ptm »



Saluton samideanoj,

Ni ne plu povas kunveni fizike pro la kronviruso, do, mi proponas ke ni kunvenu virtuale.
Post la BEFa kunveno kiu normale devus okazi pasintan sabaton en De Pianofabriek, danke al Yves Nevelsteen, ni tamen faris ĝin virtuale per tiu sistemo Zoom. Kaj tio glate okazis.

Mi invitas vin partopreni tiujn kunvenojn planitaj ĉe Zoom

Prepariĝo
Unue, iru sur la retejon https://zoom.us/  kaj aliĝu per retpoŝtadreso (aŭ Google/Facebook)
Sekvu la surekranajn instrukciojn
Ankaŭ ne forgesu agordi interalie la sonon (kaj videon) de via komputilo danke al agorda paĝo sur tiu retejo « Paramètres ».

Vi ankaŭ povas instali la programon sur via komputilo. Kaj, dum tiu malfacila periodo de kvarentenigo, vi trovos certe ankaŭ eblecon krei mem viajn videkunvenojn en via privata/familia rondo ĝis 100 personoj. Normale en senpaga aliĝo la templimigo estas po 40 minutoj, sed ŝajnas ke nuntempe ili ne aplikas tiun limigon.

Nu, merkredon ekde la 18:00 horo musklaku la ligilon dekstre de la verda marko malsupre.

Temo : Reta kunveno de EBG
Horo : 25an de Marto 2020 de la 18:00 ĝis la 20:00 horo
       
Kaj ĉiun merkredon ĝis la 6 de Majo 2020 (eke) je la 18:00 ĝis la 20:00a horo

Elŝutu kaj enmetu la kalendardosieron (.ics) laŭ via kalendarsistemo
Ĉiusemajna  : https://us04web.zoom.us/meeting/uJEtcu-hqTwttD7NWZzMUjIuxKOrGihXYg/ics?icsToken=98tyKuytrj4sE9OSt1z9d7IqA8Hlb8_2lmVq_Y1qpgXINip6dxvdGfBlO7pHKd-B

Partoprenu en tiu Zoom kunveno
https://us04web.zoom.us/j/550569777?pwd=MlNrR01qc2p2aFhiWjZIcFZqTmVqUT09

ID de kunveno : 550 569 777
Pasvorto : 280830

Mi esperas renkonti vin morgaŭ.
Amike
Nikolao




















Estrarano de EBG : JM Nicolas de Buyl
nikolao@esperantobruselo.org
Retejo EBG :  www.esperantobruselo.org
nova groups.io : Esperanto-en-Bruselo 

Fejsbukpaĝo :  esperantobruselo


Vi trovos nian kalendaron sur nia retejo aŭ musklakante sur Esperanto Kalendaro

Personoj kiuj pretas fari prelegojn ĉe EBG, bonvolu konsulti tiun kalendaron, por serĉi  liberajn datojn notitaj kiel « Prelego difinenda » kaj sendu al mi via(j)n propono(j)n. Dankon
- - - -