+  Esperanto-forum
|-+  Pri / over Esperanto (Taalvragen e.d.)
| |-+  Esperanto-literaturo kaj -muziko (Kontrolanto: PaulP)
| | |-+  Europalia pri Rumanio

Aŭtoro Fadeno: Europalia pri Rumanio  (Legita 3710 fojojn)

0 anoj kaj 1 Gasto rigardas tiun ĉi fadenon.

Elsalutinta PaulP

  • Forumadministranto
  • Heroo
  • *****
  • Afiŝoj: 587
  • Sekso: Vira
Europalia pri Rumanio
« je: 02 oktobro 2019, 11:38:14 atm »
Hodiaŭ malfermiĝas la kultura festivalo Europalia, ĉi-foje dediĉita al Rumanio (https://europalia.eu/nl). Ĉu tio ne estas bela okazo, por iom ekscii pli pri Rumanio?

La plej nova rumana romano tradukita en Esperanton estas „La muelilo de la fortuno” de Ioan Slavici. Eble vi ne konas tiun aŭtoron, sed en Rumanio li estas fama. Ĉiuj rumanaj lernejanoj devis legi lian „muelilon”. Tiu ĉi libro estas io por ĉies gustoj: ĝi estas psikologia romano, ĝi estas krimromano, ĝi estas historia romano. Nikolao Guskov skribis pri ĝi: „La enhavo estas streĉa, plena je psikologiaj travivaĵoj, krimoj kaj personaj tragedioj. Ĝi estas, evidente, krimrakonto, sed samtempe multe pli ol tio. Ĝi rakontas pri vilaĝa vivo apud la urbeto Ineu en la 1870aj jaroj.”

La verko estas havebla en la Retbutiko de FEL: https://retbutiko.be/eo/ero/mufo

Ĉu ĉi tiun verkon vi jam legis, aŭ vi volas pli da rumanaj verkoj? Jen estas pliaj, kun detaloj kaj recenzoj! https://retbutiko.be/eo/originalingvo/Rumana