Esperanto-forum
Agendo / Agenda => Agenda / Agendo => Fadeno komencita de: Klaas Dijkstra je 02 majo 2020, 13:42:45 ptm
-
Ĉivendrede La Verda Stelo invitos vin al la dua:
"Pan(demi)o kaj Ludoj"
Jen programo kun pensigaj 'taskoj', pretigu paperon kaj skribilon.
Ni pretigos demandojn kaj taskojn en la diversaj kampoj: ĉu buŝaj, ĉu bildaj, ĉu sonaj.
Vi povas kiel unuopulo partopreni, ne estos teamoj.
Tiu ĉi programero okazos en interreto kaj vi povos spekti per "ZOOM".
Por ĉi-sesio vi petu la enirkodon ĉe esperanto-antwerpen@esperanto.be.
Vi tiam vendrede ricevos retmesaĝon kun informoj.