+  Esperanto-forum
|-+  Ĝenerale / Algemeen
| |-+  Novaĵoj / Nieuws (Kontrolanto: Pilgrimo)
| | |-+  Nova retejo por la Kolekto por Planlingvoj kaj la Esperantomuzeo (Vieno)

Aŭtoro Fadeno: Nova retejo por la Kolekto por Planlingvoj kaj la Esperantomuzeo (Vieno)  (Legita 4238 fojojn)

0 anoj kaj 1 Gasto rigardas tiun ĉi fadenon.

Elsalutinta Roland Rotsaert

  • Forumadministranto
  • Heroo
  • *****
  • Afiŝoj: 1314
  • Sekso: Vira
    • Roland Rotsaert

Karaj kaj estimataj,

ni ĝoje atentigas vin pri la nova retejo de la Kolekto por Planlingvoj kaj la Esperantomuzeo de la Aŭstria Nacia Biblioteko.

Kolekto por Planlingvoj: http://www.onb.ac.at/eo/bibliothek/sammlungen/kolekto-por-planlingvoj/

Esperantomuzeo: http://www.onb.ac.at/eo/museen/esperantomuzeo/

Pli mallongaj tekstoj, pli da bildoj kaj konciza strukturo zorgu, ke vi facile kaj rapide ricevu deziritajn informojn, kiujn vi bezonas por viaj laboroj en la biblioteko aŭ por via vizito en la Esperantomuzeo.

Ĉi-kune mallonga superrigardo pri la plej gravaj ŝanĝoj:

- La retejo estas plibonigita, por ke vi povu klare legi ĝin sur diversaj iloj kiel (poŝ)komputiloj, tabulkomputiloj kaj saĝtelefonoj.

- Pro la nova menuo vi atingas pli facile la diĝitajn dokumentojn de la Kolekto por Planlingvoj kaj de la Esperantomuzeo – librojn, periodaĵojn, dokumentojn pri la Universalaj Kongresoj de Esperanto kaj pri la unua mondmilito.

Libroj: http://www.onb.ac.at/eo/bibliothek/sammlungen/kolekto-por-planlingvoj/digitaj-dokumentoj/libroj/

Periodaĵoj: http://www.onb.ac.at/eo/bibliothek/sammlungen/kolekto-por-planlingvoj/digitaj-dokumentoj/periodajoj/

Universalaj Kongresoj de Esperanto (1905-1939): http://www.onb.ac.at/eo/bibliothek/sammlungen/kolekto-por-planlingvoj/digitaj-dokumentoj/universalaj-kongresoj-de-esperanto/

Unua mondmilito: http://www.onb.ac.at/eo/bibliothek/sammlungen/kolekto-por-planlingvoj/digitaj-dokumentoj/unua-mondmilito-1914-1918/

- Sur la hejmpaĝo vi baldaŭ povos vidi interalie novaĵojn kiel novajn dokumentojn (ekzemple antaŭ- kaj postlasaĵojn en la Esperantomuzeo) kaj scienca blogo regule informas pri interesaj temoj rilate al Esperanto, planlingvoj kaj interlingvistiko.

Scienca blogo: http://www.onb.ac.at/forschung/forschungsblog/

Ni kore invitas vin viziti nin, ĝuu la foliumadon!

Korajn salutojn kaj bondezirojn,

Bernhard Tuider