+  Esperanto-forum
|-+  Pri / over Esperanto (Taalvragen e.d.)
| |-+  Esperanto-literaturo kaj -muziko (Kontrolanto: PaulP)
| | |-+  Bitaj libroj ekfuroras

Aŭtoro Fadeno: Bitaj libroj ekfuroras  (Legita 3138 fojojn)

0 anoj kaj 1 Gasto rigardas tiun ĉi fadenon.

Elsalutinta PaulP

  • Forumadministranto
  • Heroo
  • *****
  • Afiŝoj: 587
  • Sekso: Vira
Bitaj libroj ekfuroras
« je: 16 septembro 2020, 10:33:42 atm »
Jam de dek jaroj Flandra Esperanto-Ligo eldonas la plimulton de siaj libroj ne nur en papera bindita formo, sed ankaŭ ciferece. Tiuj ciferecaj libroj, populare nomataj „bitlibroj”, estas legeblaj per poŝtelefono, per tabulkomputilo, per ordinara komputilo aŭ per specialaj librolegiloj, kiel ekzemple la legilo Kindle de Amazon.

En 2020 la vendoj de bitlibroj triobliĝis kompare al 2019. La kialo estas facile trovebla: la kronvirusa pandemio. En multaj landoj la tradicia poŝto ne plu aŭ malbone funkcias, kaj legemuloj do preferas retan ekspedon. Eble ankaŭ pro lokaj trudizoladoj la Esperanto-parolantoj havas pli da tempo kaj emo por legi.

La plej popularaj formoj estas la formo ePub (aparte taŭga por malgrandaj ekranoj, ekzemple de poŝtelefonoj) kaj la formo PDF (taŭga por grandaj komputilaj ekranoj).

La kvin plej popularaj libroj estis:
  • La ŝtona urbo (Anna Löwenstein)
  • Paulus fondinto (Trevor Steele)
  • Amo inter ruinoj (Trevor Steele)
  • Homoj de Putin (Kalle Kniivilä)
  • Dio ne havas eklezion (Trevor Steele)
Se vi ankoraŭ ne konas bitlibrojn, kaj volus senpage testi, ĉu vi ŝatas ilin aŭ ne, vi povas trovi plurajn provlibrojn en la paĝo https://www.esperanto.be/fel/but/e-libro.php#senpaga