+  Esperanto-forum
|-+  Pri / over Esperanto (Taalvragen e.d.)
| |-+  Esperanto-literaturo kaj -muziko (Kontrolanto: PaulP)
| | |-+  La Retbutiko 25-jara!

Aŭtoro Fadeno: La Retbutiko 25-jara!  (Legita 3063 fojojn)

0 anoj kaj 1 Gasto rigardas tiun ĉi fadenon.

Elsalutinta PaulP

  • Forumadministranto
  • Heroo
  • *****
  • Afiŝoj: 587
  • Sekso: Vira
La Retbutiko 25-jara!
« je: 09 februaro 2021, 09:36:34 atm »
La 9an de februaro 1996, do antaŭ precize 25 jaroj, malfermiĝis la Retbutiko de Flandra Esperanto-Ligo. Ĝi verŝajne estis la unua retejo, kie oni povis trafoliumi librolistojn kaj mendi per simpla alklako. En tiu tempo ĝi prezentis al la publiko simplan liston, sen multaj detaloj. Nun, 25 jarojn poste, la Retbutiko ne plu estas nura vendejo, sed informfonto pri literaturo. Ĉu vi sciis, ke en la Retbutiko vi povas legi pli ol 3750 librorecenzojn el plej diversaj fontoj?

Por ke vi povu iom festi kun ni tiun 25an datrevenon, FEL hodiaŭ donas 10-elcentan rabaton pri ĉiuj siaj 400 eldonoj! Jen la tuta listo por via informo: https://www.retbutiko.be/trovu/FEL Okaze de via mendo ne preterlasu mencii en la notoj „Ne forgesu mian rabaton!”

Agrablan legadon!