Esperanto-forum

Agendo / Agenda => Agenda / Agendo => Fadeno komencita de: Klaas Dijkstra je 09 februaro 2022, 18:31:28 ptm

Titolo: Antwerpen: Vespera programo ĉiu-semajna
Afiŝo de: Klaas Dijkstra je 09 februaro 2022, 18:31:28 ptm
Rigardu ĉe https://eventaservo.org/o/LVS (https://eventaservo.org/o/LVS)
Titolo: Re: Antwerpen: Irek Bobrzak pri Varsovia Vento
Afiŝo de: Roland Rotsaert je 26 majo 2022, 07:20:03 atm

Vendredon, la 27an de majo, ni denove malfermos nian sidejon en Lange Beeldekensstraat 169 en Antverpeno por ĝui jen novan prelegon de La Verda Stelo kunlabore kun la Londona Esperanto-Klubo. Ni virtuale bonvenigos preleganton Irek Bobrzak el Pollando kiu parolos pri Varsovia vento.

"​Se oni aŭdas nomon Varsovia Vento plej ofte oni pensas pri la esperantista retradio forme de podkasto. Tamen ne multaj scias, ke la elsendoj, kiuj startis marte de 2006, estas nur branĉo de riĉa kluba agado. Ĝia celo, ekde komenco en 1991, estis disvastigi Esperanton, precipe en la junulara medio, instrui ĝin, prezenti ĝian historion, medion kaj kulturon interesa kaj diversforme aktivigi tiujn, kiuj la lingvon ekposedis. Se la radio-programoj estas nur branĉo de la kluba agado, pri kio ankoraŭ do temas?" Tion, kaj multe pli, vi ekscios dum prezentado de Varsovia Vento, kiun gvidos la fondinto de la klubo kaj agado, Irek Bobrzak. Bonvenon!

 
https://us02web.zoom.us/j/81931067044?pwd=YkZMVHV6VU1LOWhnREhXTG4vTnR1QT09 (Pasvorto: steloverda)
https://eventaservo.org/e/LVS-27maj22