+  Esperanto-forum
|-+  Publikaj rilatoj / Contacten
| |-+  Diversaj / Diversen (Kontrolanto: Roland Rotsaert)
| | |-+  18.4.2022 Ligo de Nacioj antaŭ cent jaroj

Aŭtoro Fadeno: 18.4.2022 Ligo de Nacioj antaŭ cent jaroj  (Legita 2422 fojojn)

0 anoj kaj 1 Gasto rigardas tiun ĉi fadenon.

Elsalutinta Roland Rotsaert

  • Forumadministranto
  • Heroo
  • *****
  • Afiŝoj: 1314
  • Sekso: Vira
    • Roland Rotsaert
18.4.2022 Ligo de Nacioj antaŭ cent jaroj
« je: 18 aprilo 2022, 07:34:56 atm »

Je la 18a de aprilo (Paska Lundo) la radioprogramoj WDR 3 (17.45) kaj WDR 5 (9.45) kadre de la renoma historia formato « Zeitzeichen » prezentis ĉ. 14-minutan kontribuon pri Esperanto kaj la sesio de la Ligo de Nacioj (Völkerbund,  Société des Nations, League of Nations, Volkenbond) je la 18a de aprilo antaŭ 100 jaroj, kiam oni diskutis la rolon de Esperanto kiel internacia komunikilo. La elsendaĵon eblas reaŭskulti je kiel podkaston je https://wdrmedien-a.akamaihd.net/medp/podcast/weltweit/fsk0/269/2698728/wdrzeitzeichen_2022-04-18_konferenzdesvoelkerbundszuesperantoam18041922_wdr5.mp3. (Musklaku dekstre sur la ligilo kaj elektu 'Savi la ligilon kiel...')

Pli da informoj pri la temo troveblas je Claudiafriedrichblog.wordpress.com .
« Lasta redakto: 19 aprilo 2022, 16:33:30 ptm de Roland Rotsaert »