+  Esperanto-forum
|-+  Ĝenerale / Algemeen
| |-+  Novaĵoj / Nieuws (Kontrolanto: Pilgrimo)
| | |-+  Monda premiero de opero en Esperanto en ĉeha Nacia Teatro

Aŭtoro Fadeno: Monda premiero de opero en Esperanto en ĉeha Nacia Teatro  (Legita 4663 fojojn)

0 anoj kaj 1 Gasto rigardas tiun ĉi fadenon.

Ensalutinta Roland Rotsaert

  • Forumadministranto
  • Heroo
  • *****
  • Afiŝoj: 1314
  • Sekso: Vira
    • Roland Rotsaert
Monda premiero de opero en Esperanto en ĉeha Nacia Teatro
« je: 05 julio 2018, 18:46:27 ptm »
La 7-an de aprilo okazis eksterordinara afero, monda premiero de Esperantlingva opero "Sternenhoch" en la Nacia Teatro de Prago!

Temas pri opero, kies muziko estis komponita rekte laŭ teksto en Esperanto, farita de Miroslav Malovec. Muzikon kaj libreton komponis juna komponisto Ivan Acher. La opero havis surprize grandan sukceson, ne nur de spektantoj sed ankaŭ de kantistoj, kiuj diris, ke Esperanton ili taksas kiel ideala lingvo por opero. Okazis 5 spektakloj kaj ĉiuj estis tute disvenditaj tuj post ĝia premiero - dum la tempo de unu semajno! Eĉ je du monatoj antaŭ la lasta spektaklo oni ne povis aĉeti biletojn.

Pavel Pavliĉek, gvidanto de la filmo-retejo Verda Stacio havis la eblon videoregistri la tutan spektaklon por arkivo. Bedaŭrinde oni rajtas publikigi nur mallongajn fragmentojn, eĉ tiujn nur post la permeso de la Teatro.

Fragmento, la lasta minuto de la opero, la 24-an de junio 2018 en Nacia Teatro en Prago: https://www.youtube.com/watch?v=ZfSmjGuNH1I

Pliajn detalojn vi povas legi en la samtema afiŝo en la fejsbuka paĝo de Ret-Info https://www.facebook.com/Ret.Info/ .