Esperanto-forum
Agendo / Agenda => Agenda / Agendo => Fadeno komencita de: Roland Rotsaert je 15 aŭgusto 2021, 09:31:36 atm
-
La 56-aj Baltiaj Esperanto-Tagoj (BET-56) okazos en la urbo Klaipėda, Litovio, je 9–17 de julio 2022.
Nun vi jam povas aliĝi al BET-56 per la reta aliĝilo: https://mallonge.net/gl, aŭ uzante la retejon http://esperanto.lt, kie eblas elŝuti la aliĝilon plenigeblan paperforme (sed preferinde sendatan retpoŝte).
En la sama retejo vi povas trovi la Informan Bultenon pri BET-56 kaj multajn informojn pri la aranĝo.
-
Ĵus La Balta Ondo aperigis longan artikolon pri la havenurbo Klajpedo: https://sezonoj.ru/2021/10/bet-103/ (https://sezonoj.ru/2021/10/bet-103/)
-
Jam aliĝis 175 personoj; oni esperas atingi 500.
Konstante aktualigataj chiuspecaj informoj pri BET-56 estas en ties retejo: http://www.esperanto.lt/board/zboard.php?id=BET56 (http://www.esperanto.lt/board/zboard.php?id=BET56)
Aparta rubriko pri BET-56 estas ankau en la novajhretejo La Ondo de Esperanto, kie estas akumulataj chiuj gravaj informoj pri la arangho: https://sezonoj.ru/bet/ (https://sezonoj.ru/bet/)
-
En la novaĵretejo La Ondo de Esperanto ĵus aperis la provizora programo de la 56aj Baltiaj Esperanto-Tagoj (BET-56), kiuj okazos la 9–17an de julio 2022 en la havenurbo Klajpedo (Litovio) sub la aŭspicio de UEA. Konatiĝu kun la programo de BET-56, kaj, se vi ankoraŭ ne aliĝis, aliĝu al ĉi tiu tradicia esperantista renkontiĝo https://sezonoj.ru/2022/06/bet-130/