Esperanto-forum

Agendo / Agenda => Agenda / Agendo => Fadeno komencita de: martinod je 27 februaro 2021, 22:01:47 ptm

Titolo: Magelano, esplorvojaĝisto
Afiŝo de: martinod je 27 februaro 2021, 22:01:47 ptm
(Prelegos Bernard-Regis Larue)Antaŭ 500 jaroj, en aprilo 1521, mortis la fama esplorvojaĝisto Fernando Magelano.
Okaze de tiu datreveno, Bernard-Regis Larue rememorigos en nia klubo la vojaĝojn de Magelano kaj de aliaj mondvojaĝantoj, kiuj realigis la grandajn mondajn malkovrojn. Kvankam Magelano ne ĉirkaŭiris la mondon, ni tamen lernos kio okazis dum lia ekspedicio, kaj kiu vere ĉirkaŭvojaĝis la teron unue.
Li uzos por tio malnovajn mondomapojn kiujn li laste malkovris kaj kiuj bone ilustros la aventurojn de tiuj kuraĝaj homoj.
https://esperanto3000.be/programo/vesperoj3000.html#venontaj (https://esperanto3000.be/programo/vesperoj3000.html#venontaj)