Flandra Esperanto-ligo / Vlaamse Esperantobond > Volontula agado / Vrijwilligerswerk

Aktivula laboro de Petro.

<< < (2/2)

petrodesmet:
Mi nur volis montri kiajn problemetojn mi daŭre renkontis, aŭ eble, ke oni ĉiam trovas vorton en Esperanto, sed ne en la nederlanda. 
Trovi la ĝustan nederlandan estas treege malfacile! En Esperanto pluraj solvoj povas tute libere ŭziĝi.

Kiu scias ke la laĉoferaĵeto en la nederlanda nomiĝas rijgmalie, veterbeslag? Tiel kaj nur tiel!

petrodesmet:
Aprecatan respondon mi ricevis de Lodĉjo.
La ŝutrotenilo, ŝutrofiksilo de mia antikva domo en la nederlanda (oficiale) nomiĝas: luikhouder. Alia nomo estas luikensoldaat, ĉar ili ja aspektas kiel soldatoj.
En la angla ili havas similan nomon, sed ankaŭ alian: (fermaĵ)hundo. Supozeble en Britujo ili havas formon de hundo aŭ hundokapo.  (shutter dog; shutter holdback). 
Jen, ni lernis du nederlandajn vortojn!
Haleluja!

Oni ne traduku luik per luko ĉar en Esperanto la vorto "luko" nepre indikas nur la aperturon, kaj ne, kiel en la nederlanda ankaŭ ĝian fermaĵon, kovraĵon ... Tiun oni nomu: lukpordon, aŭ eble, se taŭge, plankpordo(n).
Luik/Luko estas duone, kaj nur duone, falsaj amikoj

Navigado

[0] Fadenlisto

[*] Antaŭa paĝo

Plena versio