+  Esperanto-forum
|-+  Agendo / Agenda
| |-+  Agenda / Agendo (Kontrolanto: Roland Rotsaert)
| | |-+  18 oktober 2019: Tago de Samarkando

Ligitaj eventoj

  • Tago de Samarkando: 18 septembro 2019

Aŭtoro Fadeno: 18 oktober 2019: Tago de Samarkando  (Legita 3097 fojojn)

0 anoj kaj 1 Gasto rigardas tiun ĉi fadenon.

Elsalutinta Roland Rotsaert

  • Forumadministranto
  • Heroo
  • *****
  • Afiŝoj: 1314
  • Sekso: Vira
    • Roland Rotsaert
18 oktober 2019: Tago de Samarkando
« je: 11 septembro 2019, 17:20:40 ptm »

Karaj amikoj, kolegoj, samideanoj,

Baldaŭ denove venos la signifoplena dato kaj festa okazaĵo por la urbo, pri kiu multaj loĝantoj de nia planedo ŝatas pensi, memori, revi kaj paroli. La 18-a de oktobro – la Tago de Samarkando. La evento celas refokusigi nian rigardon je alloga belo, unika aromo kaj arkitektura dekoro de la urbo. Tradicie, estas invitataj kontribui ĉiuj, por kiuj Samarkando estas pli ol nura urbo. Por kiuj ĝi estas vivanta memoro, emociplena historio, signifa malkovro, amdeklaro, rendevuejo kaj eĉ sorto. Ĉiuj, kiuj persone spertis la mirindaĵojn de Samarkando en realo, ĉu de malproksime, ĉu estinte tuj apude aŭ eĉ nur en siaj pensoj aŭ sonĝoj, konservis neforviŝeblajn impresojn pri la grandioza historia heredaĵo kaj neordinara nuntempa kulturo de la mondfama urbo.

Kaj ĉiujare venas la Tago, kiam ni esperas, ke almenaŭ por momento, vi transformos viajn pensojn kaj sentojn en ion kreivan por el la fundo de via animo esprimi – naskitajn fare de via koro kaj enstampiĝintajn en via menso – rememorojn pri tiu ĉi speciala loko. Tio estas eblo por dividi viajn travivaĵojn kaj sentojn, por konigi viajn specialajn spertojn kaj tra tiu ĉi transdono denove fari Samarkandon rendevuejo por homoj kaj kulturoj, tradicioj kaj novigoj, por Oriento kaj Okcidento, Sudo kaj Nordo. Ja ĉiam tiel estis en la pasinteco kaj estu tiel ankaŭ en la estonteco!

Eble por iuj, ununura vorto sufiĉos por esprimi tiun ĉi vizion; iuj skribos personan leteron al Samarkando aŭ verkos saluton forme de poemo, kanto, desegnaĵo; aŭ komunikos siajn bondezirojn aŭ sonĝojn por la estonteco de la urbo… Kompreneble, ĉio dirota kaj verkota pliproksimigos nin unu al la alia, unuigos nin ĉirkaŭ la eternaj valoroj, pliigos niajn konojn, evoluigos spertojn, plifortigos pacon kaj harmonion – ĉion, kio ebligis al Samarkando atingi la majestecon kaj por ĉiam eniri la historion.

Bonvolu sendi viajn reeĥojn, gratulmesaĝojn kaj alispecajn tiutemajn kontribuojn, laŭeble, ĝis la 1-a de oktobro 2019 al imps86@yahoo.com, kvankam la materialoj iutempe estos akceptataj ankaŭ post tiu ĉi dato.

La plej interesaj kontribuaĵoj estos publikigitaj en nialanda gazetaro kaj en la venonta eldono de “Konciza Enciklopedio de Eksterlanda Samarkandiana: Kulturo Unuiganta la Mondon”.

ĈIU ricevita mesaĝo estos danke agnoskita kaj la raporto pri la evento estos sendita al ĈIUJ partoprenantoj.

Atendante vian baldaŭan reeĥon, ni antaŭdankas pro viaj asisto kaj eventuala kunlaboro.

Amikajn bondezirojn el 2760-jara Samarkando, la urbo de Monda Heredaĵo de Unesko,
Anatolij Ionesov
Enciklopedia projekto “Samarkandiana”
P.O. Box 76
UZ-140100 Samarkando
Uzbekio

Retpoŝto: imps86@yahoo.com
« Lasta redakto: 11 septembro 2019, 20:00:55 ptm de Roland Rotsaert »

Elsalutinta PaulP

  • Forumadministranto
  • Heroo
  • *****
  • Afiŝoj: 587
  • Sekso: Vira
Re: 18 oktober 2019: Tago de Samarkando
« Respondo #1 je: 12 septembro 2019, 11:58:46 atm »
Okaze de tiu ĉi artikolo indas memorigi, ke tri artikoloj pri Samarkando en la lastaj ses monatoj estis la plej ofte konsultataj artikoloj en Monato.


Vidu: https://www.monato.be/index_pop.php