+  Esperanto-forum
|-+  Agendo / Agenda
| |-+  Agenda / Agendo (Kontrolanto: Roland Rotsaert)
| | |-+  Somera Esperanto-Studado unuafoje en Rusio

Ligitaj eventoj

  • Moskvo: Somera Eo-Studado: 17 aŭgusto 2014 - 26 aŭgusto 2014

Aŭtoro Fadeno: Somera Esperanto-Studado unuafoje en Rusio  (Legita 3105 fojojn)

0 anoj kaj 1 Gasto rigardas tiun ĉi fadenon.

Ensalutinta Roland Rotsaert

  • Forumadministranto
  • Heroo
  • *****
  • Afiŝoj: 1318
  • Sekso: Vira
    • Roland Rotsaert
Somera Esperanto-Studado unuafoje en Rusio
« je: 26 januaro 2014, 12:08:39 ptm »


La unua Somera Esperanto-Studado en Rusio (SES 2014 RU) okazos inter la 17-a kaj la 25-a de aŭgusto 2014 en apudmoskva ripozejo „Mendelejevo“ (Rusio) – proksime de la samnoma urbeto. ĝi situas 40 km nord-okcidente de Moskvo.

Pli da informoj je http://ses.ikso.net/2014/ru/

Elsalutinta Marc Cuffez

  • Estrarano
  • Progresinto
  • ***
  • Afiŝoj: 73
  • Sekso: Vira
Re: Somera Esperanto-Studado unuafoje en Rusio
« Respondo #1 je: 14 junio 2014, 15:01:21 ptm »

 
La 17-25-an de aŭgusto 2014 okazos la Unua Somera Esperanto-Studado en Rusio (SES-R), organizata de MEA MASI kaj E@I. La aranĝo havas du firmajn celojn: instruado de Esperanto al la kursanoj de ĉiuj lingvaj niveloj kaj konatigo de la partoprenanoj kun la lando kaj ĝia kulturo.
SES 2014 RU pasos en la ripozejo «Komponent», apud la vilaĵo Koltyĉevo de la Solne?nogorskadistrikto, 60 km nordokcidente de Moskvo, en arbara tereno kun bela lago, plaĵo kaj boatoj, sportejoj, ĉeval-rajdejo kaj senpaga baseno. Partoprenantoj loĝos en diversaj kondiĝoj laŭ sia elekto: de unulitaj ĉambroj kun necesejo kaj duĉejo ĝis tendoj. ĉiuj havos varian kaj bongustan varman bufedtipan trifojan manĝadon tage – kunviandan, vegetaran aŭ veganan.
La programo
Antaŭtagmeze: instruado pri Esperanto gvid‘de la plej bonaj Esperanto-instruistoj en 5 grupoj, laŭ la lingvo-niveloj de A1 ĝis C2. Unikaj liveraĵoj: Tutperioda kurso pri la rusa lingvo por eksterlandanoj kaj Tradukista kurso por literaturemuloj.
Posttagmeze: ekskursoj, prelegoj, laborgrupoj, manlaboroj, dancklasoj, sportoj, ludoj ktp.
Vespere: koncertoj, literaturaj horoj, filmo-spektado, teumado, masaĵoj, saŭno, diskoteko, distraĵoj…
 
 
Ekskursoj
Tuttaga
al lafamaortodoksamonakejoenSergijevPosadgviddeesperantistopastro-monaĵo Tavrion. La historia urbo apartenas al t.n. “Ora ringo”. En la 14-a jarcento la sanktulo Sergio Radone?skij fondis ĉi tie monaĵejon, kiu iĝis grava kultura centro de antikva Rusio kaj ĝis nun restas la koro de Rusa Ortodoksa eklezio. Tie laboris elstara ikonpentristo Andreo Rublov kaj aliaj famaj historiaj agantoj.
Duontagaj
1/ Muzeo-bieno ?aŭmatovo. Literatura kaj natura muzeo-rezervejo de Aleksandr Blok – la fama verkisto de la “arĉenta jarcento”. Bela naturo kaj tute speciala etoso de la noblula bieno de 19-a jarcento.
2/ Urbo Klin. Rapide kreskanta industria centro, vizitinda dank’ al la domo-muzeo de la mondfama rusa komponisto Pjotr ?ajkovskij. En la unikan muzeo de kristnaskarbaj ornamaĵoj eblas spekti la procezon de ties kreado.
3/ Urbo Istra – Nov-Jerusalemo. ĉi tie troviĝas belega ortodoksisma monaĵejo de la 17-a jarcento, imitanta sanktaĵojn de la Sankta Tero. La lokaj objektoj estas same nomataj, la ĉefa templo estis konstruita simile al Baziliko de la Sankta Tombo.

 
Moskvaj Tagoj antaŭ SES 2014 RU


 
Antaŭ tiu SES-R de la 13-a ĝis la 16-a de aŭgusto pasos riĉa ekskursa program en Moskvo. Hostelo en la centro de la metropolo, busoj kaj ekskursoj estas jam rezervitaj.  Konatiĉu  ĉi tie:             http://ses.ikso.net/2014/ru/Anta%C5%ADkongreso kaj nepre kaputu la raran ŝancon!
 
 
ATENTON!!!La dua aliĝperiodo finiĝas la 1-an de junio! ŝparu vian monon – aliĉu tuj!
La aliĝilo: http://ses.ikso.net/2014/ru/Ali%C4%9Dilo
Aliaj informoj:   http://ses.ikso.net/2014/ru/;http://www.studado.ru/2014/; mirinda.strigo@gmail.com
B O N V E N O N !!!