+  Esperanto-forum
|-+  Agendo / Agenda
| |-+  Agenda / Agendo (Kontrolanto: Roland Rotsaert)
| | |-+  Konferenco pri instruado de Esperanto, Svislando, 13-16.5.2015

Ligitaj eventoj

  • Neuchâtel k La Chaux-de-Fonds: E-konferenco: 13 majo 2015 - 16 majo 2015

Aŭtoro Fadeno: Konferenco pri instruado de Esperanto, Svislando, 13-16.5.2015  (Legita 3171 fojojn)

0 anoj kaj 1 Gasto rigardas tiun ĉi fadenon.

Elsalutinta Roland Rotsaert

  • Forumadministranto
  • Heroo
  • *****
  • Afiŝoj: 1318
  • Sekso: Vira
    • Roland Rotsaert
En 1922 realiĝis la aŭdaca plano anonci la Unuan Tutmondan Konferencon pri la Instruado de Esperanto. La Respubliko kaj Kantono de ĉenevo invitis la registarojn de la mondo komisii esplorojn pri la kvanto kaj stato de instruado de la lingvo en siaj teritorioj. La konferenco okazis en ĉenevo tiujare. Dua simila Konferenco okazis en Prago en 1927. Por pliaj informoj vidu Esperanto en Perspektivo de Ivo Lapenna, Ulrich Lins kaj Tazio Carlevaro.

ILEI opinias, ke alvenis oportuna momento okazigi la trian tian konferencon en 2015. La datoj estas 13a ĝis 16a de majo 2015,  do en la  jubilea jaro UNESKO-ESPERANTO Montevideo 60.

ILEI estas la organizanto. La Kolokvo okazas sub la aŭspicioj de Svisa Esperanto-Societo kaj Universala Esperanto-Asocio. Naskiĝis laborgrupo por pripensi la enhavon de tiu grava kunveno. ĝi konsistas el Duncan Charters, Mark Fettes, Mireille Grosjean kaj Humphrey Tonkin.

Pli da detalaj estas en la suba dokumento.

Elsalutinta Roland Rotsaert

  • Forumadministranto
  • Heroo
  • *****
  • Afiŝoj: 1318
  • Sekso: Vira
    • Roland Rotsaert
Re: Konferenco pri instruado de Esperanto, Svislando, 13-16.5.2015
« Respondo #1 je: 17 marto 2015, 13:03:42 ptm »
Plej aktualaj informoj pri la konferenco estas je http://evento.noos.ch/evento.phpĉev=TTK2015&lg=eo