Pri / over Esperanto (Taalvragen e.d.) > Esperanto-literaturo kaj -muziko
Reaperis la unua novelaro de Johán Valano
(1/1)
PaulP:
Estonte Flandra Esperanto-Ligo eldonos siajn novajn verkojn en la klasika papera formo, kaj en elektronika formo. Sed ankaŭ jam delonge elĉerpitaj verkoj nun estos reeldonataj kiel e-libro.
La unua verko, kiun FEL reeldonis, estas unu el la unuaj libroj de la fama kaj bedaŭrata aŭtoro Johán Valano (Claude Piron), nome lia novelaro
ĉu rakonti novele?
La novelaro ekde nun estas havebla en du bazaj formoj: ePub (por iPhone, Sony, jetBook, Windows, Macintosh, Linux ...) kaj Mobipocket (por Symbian, BlackBerry, Palm, Windows Mobile ...) kontraŭ nur 3 €. Eblas facile mendi la verkon tra la retbutiko: http://www.esperanto.be/cgi-bin/mal/Web_store/web_storeie.cgi?keywords=novele
Agrablan legadon de tiuj bonegaj noveloj!
Navigado
[0] Fadenlisto
Plena versio