+  Esperanto-forum
|-+  Flandra Esperanto-ligo / Vlaamse Esperantobond
| |-+  ILEI
| | |-+  Premio La Torre

Aŭtoro Fadeno: Premio La Torre  (Legita 869 fojojn)

0 anoj kaj 1 Gasto rigardas tiun ĉi fadenon.

Elsalutinta Roland Rotsaert

  • Forumadministranto
  • Heroo
  • *****
  • Afiŝoj: 1314
  • Sekso: Vira
    • Roland Rotsaert
Premio La Torre
« je: 12 februaro 2024, 11:52:36 atm »

Omaĝe al Profesoro Mauro La Torre (1946 – 2010), Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj (ILEI) kunlabore kun la familio La Torre anoncas konkurson pri esplorlaboro en unu el la kampoj, en kiuj li laboris. Profesoro La Torre estis Prezidanto de ILEI (1998 – 2003). En 2011 la Komitato de ILEI elektis lin honora membro de ILEI.

La esplor-kampoj por la konkurso kaj aliaj detaloj estas menciitaj en la suba pdf-dosiero.

La kandidatoj anoncu sian intencon partopreni ĝis la 30a de aprilo 2024

Limdatoj

2024/04/15: Sinanonco/kandidatiĝo, 1 paĝo
2024/06/15: Resumo kaj strukturo de la esplorraporto, 2 paĝoj
2024/09/30: Skiza mezperioda esplorraporto, 3-5 paĝoj
2024/10/31: Pritakso kaj konsiloj al la kandidatoj
2024/12/31: Definitiva esplorraporto, ne publikigita antaŭe nek planata  por publikigo ĉe alia eldonisto, 20-30 paĝoj

ILEI kuraĝigas ankaŭ studentojn en la fakoj rilataj al la konkurso, precipe magistrajn kaj doktorajn kandidatojn, adapti siajn ne publikigitajn laboraĵojn al postuloj de la konkurso kaj kandidatiĝi por la premio.

Ahmad Reza Mamduhi, prezidanto de ILEI