Esperanto-forum

Agendo / Agenda => Agenda / Agendo => Fadeno komencita de: Roland Rotsaert je 05 novembro 2009, 16:59:52 ptm

Titolo: Komenco de semajna radio-elsendo en Brazilo
Afiŝo de: Roland Rotsaert je 05 novembro 2009, 16:59:52 ptm
ĉiudimanĝe, ekde la 15-a de novembro de la 10a ĝis la 10.30a horo (laŭ somera brazilja horo aŭ laŭ UTC -2) estiĝos radia programo pri Esperanto.
ĝi okazos komence en la portugala, ĉar ĝi celas unue disvastigi E-on inter ne esperantistoj.
La programo nomiĝos en la portugala: 'esperanto é o show. voce, o artista' = 'esperanto estas la spektaklo. vi, la artisto'. ĝi okazos per Radio Melodia kaj Juscelino Gama, faka delegito de UEA pri e-instruado kaj disvastigado, estos la prezentanto.
Oni aŭskultos ĝin je: www.melodiaweb.com.br (klaku sur maldekstra laŭtparolilo kaj poste elektu ligilon "Alternativo").
Reagoj bonvenas je http://www.melodiaweb.com.br/Contato.aspx.
(Informo sendita de  esperanto(a)melodiaweb.com.br )