Esperanto-forum

Agendo / Agenda => Agenda / Agendo => Fadeno komencita de: Lodchjo je 26 majo 2010, 22:18:13 ptm

Titolo: REF (renkontiĝo de Esperanto-Familioj)
Afiŝo de: Lodchjo je 26 majo 2010, 22:18:13 ptm
Ni kore invitas vin al la 32-a REF, renkontiĝo por ĉiuj familioj kiuj hejme uzas Esperanton.
En 2010, REF okazos de dimanĝo, la 25-a de julio, ĝis dimanĝo, la 8-a de aŭgusto,
en la infanripozejo Stara Sušica (la komunumo Ravna Gora) en la montara regiono Gorski Kotar en centra Kroatio.
 Ni atendas ?. 20 familiojn en kiuj Esperanto estas aktive uzata kaj kie infanoj almenaŭ komprenas Esperanton.
 
Loĝado
ĝi jare REFanoj estos gastigitaj en infanripozejo en malnova kastelo el la 19-a jarcento, kiu troviĝas meze de arbaroj kaj montaj herbejoj.
La ejo disponas pri 120 litoj grupigitaj en 14 plurlitaj (4-10) ĉambroj, etaŭaj necesejoj kaj duŝoj,
memserva manĝsalono por ?. 50 personoj, granda salono kaj pluraj komunaj ejoj.

Pliaj informoj:
http://esperanto.hr/ref.htm