+  Esperanto-forum
|-+  Agendo / Agenda
| |-+  Agenda / Agendo (Kontrolanto: Roland Rotsaert)
| | |-+  11-15 julio 2012, Hungario: GEO renkontiĝeto - geocaching / geokaŭludo

Ligitaj eventoj

  • GEO (Velem, Hungario): 15 julio 2012 - 19 julio 2012

Aŭtoro Fadeno: 11-15 julio 2012, Hungario: GEO renkontiĝeto - geocaching / geokaŭludo  (Legita 3258 fojojn)

0 anoj kaj 1 Gasto rigardas tiun ĉi fadenon.

Elsalutinta Roland Rotsaert

  • Forumadministranto
  • Heroo
  • *****
  • Afiŝoj: 1314
  • Sekso: Vira
    • Roland Rotsaert
GEO estas renkontiĝeto por ekskursemaj kaj ludemaj esperantistoj. Familioj kun infanoj estas aparte bonvenaj. Tage ni ekskursos kaj geokaŭludos (vidu malsupre), vespere ni babilados kaj ludos per tabloludoj kiujn partoprenontoj kunportos.

La renkontiĝeto okazos inter la 11a kaj 15a de julio 2012 en vilaĵo Velem, Hungario (proksime al la landlimo de aŭstrio). La ejo estas domo kun 2-6 litaj ĉambroj kaj komunaj duĉejoj. Hejmpaŝo de renkontiĝeto: http://geoesperanto.xoo.hu/

PS: Geokaŭludo estas internacie ludata hobio, kiu havas tre aktivan komunumon en Hungario. La celo estas aktivigi homojn por ke ili ekskursu al vizitindaj lokoj. Por tiu celo oni kaŭas "trezorkestojn" al interesaj lokoj (ĉe montopintoj kun bela pejzaĵo, apud arbaraj fontanoj, ĉirkaŭ historiaj monumentoj ktp). Tiu kaŭita "trezorkesto" estas la geokaĵo. La precizaj geografiaj koordinatoj de la geokaĵo estas publikigitaj en la reto kune kun priskribo kaj fotoj pri la loko. Ludantoj havas birilon (navigilon, GPS-aparaton) per kiu oni povas trovi la kaŭitan objekton. La "trezorkesto" plej ofte estas plasta kesto kun donacetoj kaj pasvorto ene. La trovanto rajtas preni el la donacetoj kondiĉe ke ĝi/li metas alian donacon anstataĵe por la sekvonta vizitanto. Per la pasvorto oni povas registri la trovon en la reto. Estas iuspeca konkurso por havi la plej multajn trovojn.
La internacia retpaĝo de la ludo estas www.geocaching.com. Krome ekzistas multaj naciaj paŝoj, la hungara troviĝas ĉe www.geocaching.hu.