+  Esperanto-forum
|-+  Agendo / Agenda
| |-+  Agenda / Agendo (Kontrolanto: Roland Rotsaert)
| | |-+  MuzikFestivalo FESTO : Reveno al Amikejo (BE-KELMIS)

Ligitaj eventoj

  • MuzikFestivalo FESTO : Reveno al Amikejo (BE-KELMIS): 10 aŭgusto 2013 - 18 aŭgusto 2013

Aŭtoro Fadeno: MuzikFestivalo FESTO : Reveno al Amikejo (BE-KELMIS)  (Legita 3563 fojojn)

0 anoj kaj 1 Gasto rigardas tiun ĉi fadenon.

Elsalutinta Nikolao

  • Progresinto
  • **
  • Afiŝoj: 52
  • Sekso: Vira
    • Esperantista Brusela Grupo
MuzikFestivalo FESTO : Reveno al Amikejo (BE-KELMIS)
« je: 06 januaro 2013, 02:13:09 atm »
Muzikfestivalo FESTO 2013 FESTO estas ĉiuaŭgusta muzikfestivalo kiu okazas en okcidenta Eŭropo. ĝi kunigas homojn de ĉiuj aĵoj kaj de ĉiuj landoj ĉirkaŭ kuna amo de muziko kaj revoj pri senlima mondo. Se Esperanto estas internacia lingvo, muziko estas internacia plaĵo kaj dum FESTO kuniĝas kaj esperantlingvaj grupoj kaj lokaj muzikgrupoj por miksi la publikojn kaj kunigi homojn. Sed FESTO ne estas nur koncertoj: dum tago okazas muzikatelieroj: korusoj, marmelada muzikumado, kaj diversaj artaj eventoj. Dum la nokto varmiĝas la koroj ĉirkaŭ biero aŭ teo, babilante pri kiel refari la mondon kunigante ĝies revojn. Kaj ĝi jare, FESTO decidis reveni al iama esperanto-ŝtato: Moresneto!
 Reveno al Amikejo! Dum pli ol jarcento ekzistis en Eŭropo iu teritorio, kiu ne apartenis al unu, sed al du landoj: la neŭtrala Moresneto. ĝi kreiĝis en 1816 ĉar tiam Nederlando kaj Prusujo ambaŭ volis havi la zinkminejon tie, kaj ĝi malaperis en 1919 post la unua mondmilito. En tiu unika neŭtrala insulo en 1908 D-ro Wilhelm Molly proklamis la unuan Esperanto-ŝtaton, nomita “Amikejo”, sed baldaŭ la Granda Milito forgesigis la tutan historion pri Moresneto kaj Esperanto…   
                 …sed nun ne plu!
De la 10-a ĝis la 18-a de aŭgusto 2013 revenos Esperanto al Amikejo okaze de FESTO, la fama muzikfestivalo de francaj junaj esperantistoj. Venu ankaŭ vi, kaj kunportu flagojn, muzikilojn, tendon kaj ĉefe nekredeblan etoson al la unua FESTO post la fino de la mondo.
Baldaŭ vi povos konsulti la programon sur la retejo de FESTO 2013 kaj de tiam vi povos aliĝi.
Ju pli frue vi aliĝas, des malpli vi pagos. Venu multnombraj.

ĉi tie la Vizaŭlibra paŝo de FESTO
Informoj ĉe la loka teamo : Valère, Laŭrenzo kaj Nikolao
« Lasta redakto: 07 julio 2013, 16:54:00 ptm de Nikolao »

Elsalutinta Herman Deceuninck

  • Progresinto
  • **
  • Afiŝoj: 59
  • Sekso: Vira
  • Verda Vojo (naturamikaro), Alifono (vikipedio)
    • Esperanta Naturamikaro
Re: MuzikFestivalo FESTO : Reveno al Amikejo (BE-KELMIS)
« Respondo #1 je: 06 januaro 2013, 14:43:34 ptm »

PREPARU VIN KUN SCIO PRI LA LOKO MORESNET KIE OKAZOS FESTO EN 2013


Jen rekomendinda 12-minuta filmo pri "Amikejo", ero de la Esperanto-historio, kiu troviĝas sur YouTube.
La uzata lingvo estas la nederlanda kun subtitoloj en Esperanto :
http://www.youtube.com/watch?v=AgkyvZ2QRwM


Pli da filmetoj pri Moresnet (ankaŭ en aliaj lingvoj) troveblas sur YouTube serĉante per la vortoj Moresnet aŭ vierlandenpunt

Elsalutinta Roland Rotsaert

  • Forumadministranto
  • Heroo
  • *****
  • Afiŝoj: 1314
  • Sekso: Vira
    • Roland Rotsaert
Re: MuzikFestivalo FESTO : Reveno al Amikejo (BE-KELMIS)
« Respondo #2 je: 19 aŭgusto 2013, 15:07:00 ptm »

En Kelmis - inter 1815 kaj 1919 parto de "Neutral Moresnet" - ĵus okazis la Esperanto-Muzikfestivalo FESTO, de la 10-a ĝis la 18-a de aŭgusto. ĝin organizis la franca Esperanto-junularo, kun helpo i.a. de la muzik-aganto Flo' (Vinilkosmo). Koncertis deko da Esperanto-muzikgrupoj.

La aranĝon anoncis la belga germanlingva gazeto Grenz-Echo
-
http://www.grenzecho.net/ArtikelLoad.aspx?aid=acc6e268-1e1a-4232-b536-7ba99e87ac0c
-
http://www.grenzecho.net/ArtikelLoad.aspx?aid=4f06f711-dd21-4f64-bd21-7fc4c5844e9f
-
http://www.grenzecho.net/ArtikelLoad.aspx?aid=0f2094aa-1c7f-4b79-910b-7a095e1e2709

Krome raportis la gazetoj
- Aachener Nachrichten,
http://www.aachener-nachrichten.de/lokales/region/kelmis-feiert-eine-sprache-fuer-mehr-als-16-nationalitaeten-1.637987
- Aachener Zeitung,
http://www.aachener-zeitung.de/lokales/region/kelmis-feiert-eine-sprache-fuer-mehr-als-16-nationalitaeten-1.637987
(rete ekde la 16-a de aŭgusto, papere en la eldonoj de la 17-a de aŭgusto)
kaj la televido
- WDR en sia regiona elsendo Lokalzeit aus Aachen, en sabato, 17-a de
aŭgusto, ?. 19.43h; 1-minuta raporto ĉe
http://www1.wdr.de/mediathek/video/sendungen/lokalzeit/lokalzeit-aus-aachen/videolokalzeitausaachen290.html
(pri FESTO inter la tempo 13:42 kaj 14:40)
(Supozeble la televida elsendo restos enreta nur dum unu semajno, do ĝis vendredo. Indus elŝuti ĝin kaj enmeti ien en la reto.)

Mi tre kredas, ke la amaskomunikila publikigo de novaĵoj pri la fakta uzado de Esperanto - ĉefe, sed ne nur pri internaciaj renkontiĝoj de Esperanto-parolantoj - estas grava bazo por la konatigo kaj disvastigo de Esperanto. Pri tiuj amaskomunikilaj rilatoj mi okupiĝas ekde trideko da jaroj, dum la lastaj dek jaroj kadre de la asocio EsperantoLand. Se vi ŝatas subteni nin, ni kompreneble ĝojos, http://www.esperantoland.org/de/ni/unterst.html .

Lu Wunsch-Rolshoven