+  Esperanto-forum
|-+  Novaj afiŝoj

Novaj afiŝoj

Paĝoj: 1 [2] 3 4 ... 10
11
Agenda / Agendo / BEMI-semajno al esperanto stacidomo en Halbe, Germanio
« Lasta afiŝo de laprogreso je 31 januaro 2024, 17:11:13 ptm »
La prelego komencighas je la 20.00a horo en la klubejo La Progreso
12
Agenda / Agendo / La situacio en Ukrainio
« Lasta afiŝo de laprogreso je 31 januaro 2024, 17:03:12 ptm »
La Progreso organizas prelegon de Evgen Kovtonyuk en sn sia klubo je la 20.00a horo.
13
Agenda / Agendo / LEA, Peer: Kanuado sur / Bicikli laŭ la Mozo
« Lasta afiŝo de An Olijslagers je 27 januaro 2024, 16:48:41 ptm »
Sur la Dommel ne plu eblos kanuadi, sur ni kanuos sur la Mozo.
Por tiuj kiuj ne plu volas kanui, ni preparos biciklan ekskurson laŭ la Mozo.
14
Agenda / Agendo / LEA, Peer: Vortpuzlo
« Lasta afiŝo de An Olijslagers je 27 januaro 2024, 16:45:00 ptm »
Tonnie denove preparos por ni vortpuzlon. Tial ni lernos tre interesajn vortojn.

15
Agenda / Agendo / LEA, Peer: Limburga Tago - Gruitrode
« Lasta afiŝo de An Olijslagers je 27 januaro 2024, 16:43:08 ptm »
Ni sekvos la paŝojn de Phil Bosmans, la pastro kiu verkis tre belajn tekstojn.
Certe vi konas la libreton: "Ik hou van jou" (Mi amas vin).
Ni vizitos la monaĥejon kie li vivis.
16
Agenda / Agendo / LEA, Peer: Toki Pona
« Lasta afiŝo de An Olijslagers je 27 januaro 2024, 16:38:50 ptm »
Ni parolos pri alia inventita lingvo: Toki Pona.
La vortprovizo estas tre limigita. Vortoj havas plurajn signifojn.
El la kunteksto oni devas kompreni pri kio oni parolas.
17
Agenda / Agendo / Kluba kunveno Kalmthout
« Lasta afiŝo de Forstbirdo je 23 januaro 2024, 20:34:42 ptm »
La 15-an de februaro : Nia membro Johan Donckerwolcke prelegas pri la restaŭro de antikvaj mebloj.  Aldone : S-ino Boehme, edzino de Ehrhard Boehme, iama membro de nia Esperanto-klubo, ofertis al Mireille (la 1-a) CD-n kun fotobildoj el la jaro 1985. Enaperas S-ro Willy Huybrechts, gesinjoroj Maria kaj Michel Wils, Yves, Wim, Henny, Fons, Stella, Jules, Clementine, Denise, Edward Spitaels kaj Karel & Anita, Mireille, Willy.  Estu bonvenaj je la kutima horo en la konata ejo.
18
Agenda / Agendo / Jarkunveno, regala akcepto, raportoj pri agado kaj financoj
« Lasta afiŝo de laprogreso je 12 januaro 2024, 11:29:38 atm »
Akcepto je la19.30 horo en Peter Benoitlaan 117 Gentbrugge
19
UEA / Starigita premio omaĝe al Grégoire Maertens
« Lasta afiŝo de Roland Rotsaert je 11 januaro 2024, 19:44:52 ptm »
Gazetara komuniko de UEA N-ro 1148 (2024-01-02)


Starigita premio omaĝe al Grégoire Maertens, eksa Prezidanto de UEA, pro lia 100-jariĝo

Honore al la eksa Prezidanto de UEA Grégoire Maertens, kiu iĝis 100-jara la 1-an de januaro 2024 kaj kiu rolis kiel prezidanto dum la jaroj 1980-1986, estas starigita la premio Grégoire Maertens, aljuĝota ĉiujare al organizaĵo aŭ esperantisto, kiu aparte kontribuis aŭ kontribuas al la progreso de la movado por Esperanto kaj rilataj demandoj.
La ĵurio de la premio konsistas el la eksaj prezidantoj de UEA, kiuj pretas servi por tio. Jam konsentis partopreni ĉiuj vivantaj eksprezidantoj: Renato Corsetti, Probal Dasgupta, Mark Fettes, Humphrey Tonkin kaj John Wells.
La ĵurio aperigos gvidliniojn pri la proceduro por prezenti proponojn kaj pri la maniero anonci la gajninton ĉiujare. La premio venos el starigata Fondaĵo Grégoire Maertens, al kiu kontribuos la familio Maertens, sed ankaŭ esperantistoj, kiuj admiras la agadon de Grégoire por Esperanto. La fondaĵo celas helpi daŭrigi la premion, kaj donacoj al ĝi bonvenas pere de UEA: https://uea.org/alighoj/donacoj/maertens. Pliaj detaloj pri tiu omaĝo al Grégoire oni povos legi ankaŭ en la revuo Esperanto, kiujn ricevas abonantoj kaj ĉiuj individuaj membroj de UEA.
20
Monato / Rasporteto pri Monato en 2023
« Lasta afiŝo de PaulP je 06 januaro 2024, 17:02:33 ptm »
Aperis en MONATO en 2023 entute 184 artikoloj en (kiel kutime) 11 numeroj, el kiuj 1 estis 36-paĝa, 5 estis 32-paĝaj kaj 5 estis 28-paĝaj.
 
Estis mezume 800 abonantoj. Ĉiam pli popularaj iĝis la bitaj versioj (325 abonantoj), sed restas plej ŝatata la presita versio (450 abonantoj). Necesas mencii, ke kelkaj abonas pli ol unu version. Krom tio aperadis la voĉlegata versio en la formo MP3 en kunlaboro kun Ligo Internacia de Blindaj Esperantistoj.
 
 
Redaktoroj
 
Fine de 2022 pro aĝo demisiis Boris Kolker, la multjara redaktoro pri la rubriko Librorecenzoj. En 2023 transprenis tiun taskon Edmund Grimley Evans, kiu jam estis redaktoro de la rubriko Komputado kaj lingva revizianto.
 
 
Reviziado kaj faktokontrolado
 
La skipo de dek lingvaj reviziantoj kaj unu faktokontrolanto restis sama. Ili tre harmonie kunlaboras. La ĉefredaktoro nun konstante korespondas kun la redakta teamo de la nova PIV, kaj novaj aktualaj terminoj aperontaj kaj en MONATO kaj en PIV estas diskutataj.
 
 
Grafiko
 
La grafikan aspekton de la revuo plu prizorgas du katalunaj spertuloj: Ferriol Macip i Bonet kaj Zep Armentano.
 
 
Kunlaborantoj
 
Fine de 2023 MONATO havis 102 registritajn kunlaborantojn kun kunlaborkontrakto kaj centon da okazaj aŭtoroj.
 
 
Ekspedo
 
La presitajn ekzemplerojn de MONATO dissendas la centro de FEL en Antverpeno. La numeroj estas sendataj kun la belga, nederlanda, franca kaj svisa poŝtoj. Tiu situacio kontentige funkcias.
 
 
Administrado
 
La administradon de la abonoj ĉefe faris Gerd Jacques kaj Paŭl Peeraerts.
 
 
Retejoj
 
La tri plej vokitaj tekstoj en la retejo de MONATO estis „Surdula lingvo sen signolingvo” de Hatachi Toshiko el Japanio (https://www.monato.be/publika/013356p.php), „Milito kaj arto” de Cho Sung Ho el Koreio (https://www.monato.be/publika/013269p.php) kaj „Muzeoj de Ukrainio en la milito” de Світлана Гаврилюк kaj Ніна Данилюк (https://www.monato.be/publika/013445p.php). Certe ne estas hazardo, ke „milito” estis temo pri kiu multaj interesiĝis.
 
La plej multaj vizitantoj de la retejo venas el Usono kaj Ĉinio (po 1200 vizitantoj), Germanio (1100), Suda Koreio (985), Francio (625) kaj Britio (538). Belgio venas en la naŭa loko (328).
 
En Facebook MONATO havas 2900 sekvantojn (https://www.facebook.com/revuo.Monato). Krome ĝi havas centojn da sekvantoj en Instagram (revuomonato), en Telegramo (monato.telegramo.org), en X (@revuomonato) kaj en Mastodon (@monato@esperanto.masto.host). La ĉefredaktoro kaj kelkaj redaktoroj tie regule afiŝas tekstojn por veki atenton pri la revuo.
 
La 15an de ĉiu monato la ĉefredaktoro afiŝis malgrandan filmeton en Jutubo (https://www.monato.be/jutubo). Tiuj filmetoj estis spektataj mezume inter 100 kaj 200 fojojn.
Paĝoj: 1 [2] 3 4 ... 10