+  Esperanto-forum
|-+  Flandra Esperanto-ligo / Vlaamse Esperantobond
| |-+  Lokaj grupoj / Lokale groepen
| | |-+  Bruselo (Kontrolanto: Pilgrimo)
| | | |-+  Bruselo: Klaas DIJKSTRA prezentos polan filmon "Ida" st Eo

Ligitaj eventoj

  • Bruselo: Klaas DIJKSTRA prezentos polan filmon « Ida »: 31 januaro 2018

Aŭtoro Fadeno: Bruselo: Klaas DIJKSTRA prezentos polan filmon "Ida" st Eo  (Legita 4242 fojojn)

0 anoj kaj 1 Gasto rigardas tiun ĉi fadenon.

Elsalutinta Nikolao

  • Progresinto
  • **
  • Afiŝoj: 52
  • Sekso: Vira
    • Esperantista Brusela Grupo
Bruselo: Klaas DIJKSTRA prezentos polan filmon "Ida" st Eo
« je: 01 oktobro 2017, 17:41:02 ptm »
Merkredon la 31an de Decembro je la 18a30
Klaas DIJKSTRA prezentos polan filmon kiun li mem surtekstigis en Esperanto.

Ida           
Pola filmo de Paweł Pawlikowski, 2013, kiu interalie ricevis  la
2015an Oskar-premion pri la plej bona fremdlingva filmo.
Ĝi estos prezentata en origina pola lingvo surtekstigita en Esperanto de Klaas DIJKSTRA mem.

La rakonto :

Pollando, 1962, fratino Anna (fakte Ida Lebenstein), tre pia orfino, pretigas sin prononci siajn definitivajn votojn. La Patrino Supera kuraĝigas ŝin eliri kelkajn tagojn de la aŭstera monaĥejo, kie ŝi vivas ekziston de silento de kiam ŝi infanaĝe estis akceptita por trovi nekonatan onklinon, sian nuran familianon Wanda.

Ĉi tiu onklino, iama stalinisma prokuroro, kiu falis en alkoholon, rivelas al Ida ŝiajn judajn originojn. Ili ambaŭ trakuras la kamparon por kompreni, kio okazis al ŝiaj gepatroj dum la nazia okupacio. En la vilaĝo, kie ili loĝas, regas la silentoleĝo, neniu konfesas koni la Lebenstein-anoj.

Kiam la mistero fine senvualiĝas, Ida malkovras la vivon ekster la monaĥejo, la malfortecon de homoj, muzikon danke al ĵazbando kiu resonigadas Coltrane-muzikon en la profundon de la kamparo.



Venu multnombraj.

DE PIANOFABRIEK
el la Salono CASABLANCA 2
Rue du Fort 35 Fortstraat
1060 St-Gilles/St-Gillis (Bruselo)
« Lasta redakto: 01 oktobro 2017, 17:59:32 ptm de Nikolao »