Esperanto-forum

Ĝenerale / Algemeen => Novaĵoj / Nieuws => Fadeno komencita de: Roland Rotsaert je 05 julio 2013, 22:21:40 ptm

Titolo: BITOTEKO en EUROPEANA: helpu nin teni la servon!
Afiŝo de: Roland Rotsaert je 05 julio 2013, 22:21:40 ptm
'Bitoteko' estas la cifereca sekcio de Hispana Esperanto-Biblioteko. ĝi estas la unua E-biblioteko kiu sukcesis disponigi sian bitigitan kolekton en Europeana, la komunua eŭropa portalo de bibliotekoj kaj muzeoj. Pli da informoj estas en la suba informilo.
Titolo: Re: BITOTEKO en EUROPEANA: helpu nin teni la servon!
Afiŝo de: ***** je 06 julio 2013, 09:06:52 atm
Verdire bona kaj laŭdinda projekto Roland. Venis ĉe mi la ideo, ĉu ne necesas ke FEL faras financan kontribuon kiel ekzemplo por aliaj naciaj federacioj.
Plej facila vojo por kontribui estas pere de <http://bitoteko.esperanto.es>. Mi esperas ke multaj individuoj subtenas ĉi tiun projekton.
Titolo: Re: BITOTEKO kaj Fonds Van Biervliet
Afiŝo de: Herman Deceuninck je 06 julio 2013, 23:12:04 ptm
Kielmaniere la dokumentoj (ĉu ankaŭ libroj ?) de fondaĵo Van Biervliet enlistiĝis en Bitoteko > Europeana ?Se legeblus tie libroj, tiam estus bone monhelpi por akiri pli grandan servilon ankaŭ per regula financa helpo. Bedaŭrinde ne plu disponeblas helpo de la flandraj registaraj instancoj...Fakte senŝtata, senteritoria lingvo kia Esperanto tiele dekomence spertas malavantaĵon. Tial ni mem devos pli investi en tio. Mi miras ke tiom malmultaj homoj elŝutis la faldfolion pri la BITOTEKO ! Tial mi faris pdf-version en la espero ke pli da homoj nun elŝutos kaj uzos por monhelpi kaj disvastigi diversmaniere.
Titolo: Re: BITOTEKO en EUROPEANA: helpu nin teni la servon!
Afiŝo de: Roland Rotsaert je 07 julio 2013, 07:55:34 atm
La transpreno de belgaj revuoj el la fondaĵo Vanbiervliet datiĝas de la komenca, eksperimenta periodo de Bitoteko, kiam ankoraŭ mankis materialo por 'plenigi' Bitotekon. Intertempe Bitoteko evoluis kaj pligrandiĝis, sed la belgaj revuoj daŭre estas.
Mi ne scias kiaj estas la ambicioj de Bitoteko. Teorie ĝi povus iĝi (apud aŭ anstataŭ Vieno) 'la' centra E-biblioteko, sed ĝiaj homfortoj estas limigitaj.
Nun jam granda kvanto da (malnovaj) libroj estas rete legeblaj, sed ili troviĝas dise: Vieno havas ( [size=78%]http://www.onb.ac.at/sammlungen/plansprachen/fruehdrucke.htm (http://www.onb.ac.at/sammlungen/plansprachen/fruehdrucke.htm)[/size]), Kortrijk havas ([/size][size=78%]https://sites.google.com/site/esperantokortrijk/Bitigo---Digitalisering/Libroj (https://sites.google.com/site/esperantokortrijk/Bitigo---Digitalisering/Libroj)[/size]), Gutenberg havas ([/size][size=78%]http://www.gutenberg.org/wiki/Esperanto_(Bookshelf) (http://www.gutenberg.org/wiki/Esperanto_(Bookshelf))[/size]), ktp. Monhelpo utilas por pligrandigi la stoko-kapaciton de duon-profesiaj projektoj kiel Bitoteko (sed ekzemple ankaŭ por bindigi kelkajn gravajn kolektojn de la fondaĵo Vanbiervliet), sed multe pli gravas la homfortoj por diversaj taskoj, ekde simpla ordiga laboro ĝis la konstruo de la (jam delonge bezonata kaj anoncata) centra datumbazo de E-eldonoj.