Esperanto-forum

Flandra Esperanto-ligo / Vlaamse Esperantobond => Lokaj grupoj / Lokale groepen => Limburgo => Fadeno komencita de: Espero je 21 junio 2009, 20:17:28 ptm

Titolo: Limburgaj Esperantistoj
Afiŝo de: Espero je 21 junio 2009, 20:17:28 ptm
Karaj
 
Kiel Esperantisto el Diepenbeek, mi havas samajn problemojn kiel kelkaj aliaj post la disfalo de Esperantoklubo Hasselt, nome la relativan grandan distancon kiun ni devas veturi al la nuna Limburga klubo en Peer.
Tial Tiu ĉi specifa loko en la forumo povas servi kiel senpaga komunikilo inter la Limburgaj Esperantistoj.
Estus ege interesa se la estraro kaj la gemembroj de la Limburga Esperanta Asocio (LEA) volus uzi tion ĝi tre praktikan ilon i.a. por publikigi ilian agendon kaj revuon "Ponto".
Samtempe povas esti bona loko por komencantoj kaj pli spertuloj por ĉiuj ajn demandoj aŭ rakontoj, tiel ili spertas la avantaĵon de retejo en kiu ili povas skribi en la vera Esperanto, kun ĉapelitaj literoj!
Kompreneble ankaŭ ekzistas ĉiam la ebleco por malfermi temon en la Nederlanda.
 
Se estas problemoj pri la uzado de Tiu ĉi forumo, bonvolu demandi.
Mi eĉ volas klarigi la funkciadon al la grupo se necesas.
 
? ? ? ? ? ?
? ? ? ? ? ?
Titolo: Re: Limburgaj Esperantistoj
Afiŝo de: Sekretario F.E.L. je 23 junio 2009, 22:16:02 ptm
Dankegon.
Sed tio estas nur 'virtuala' solvo, la problemo evidente estas ke la kluba agado mem tro endormigxis... Eble la forumo kunhelpos refortigxon de la kluboj de Hasselt kaj Peer.
Titolo: Re: Limburgaj Esperantistoj
Afiŝo de: Albert je 24 junio 2009, 00:48:15 atm
... Eble la forumo kunhelpos refortigxon de la kluboj de Hasselt kaj Peer.

En Hasselt ne plu ekzistas klubon. Laŭ mia scio en Limburgo estas nur unu klubo en Peer. Do nun ĉiu Limburgano kiu pagas sian FEL-kotizon, aŭtomate fariĝas membro de Peer.
Mi nur esperis ke ili mem sin prezentis en la forumo kaj estus pli facile por havi kontaktojn.
 
Cetere tiu ne nur temas pri la Limburgaj Esperantistoj, ankaŭ de aliaj kluboj mi ne vidas multajn mesaĝojn aŭ aktivecojn.
Titolo: Re: Limburgaj Esperantistoj
Afiŝo de: An Olijslagers je 28 majo 2010, 14:43:43 ptm
Gekaraj Limburguloj,

Ekde nun la klubo (LEA) anoncos siajn kunvenojn cxi-tie.
La revuo La Ponto estas tro granda por meti en cxi-tio forumo.
Se vi deziras legi gxin, sendu mesagxon al la redaktoro kaj vi ricevos gxin cxiu du monatojn.
               pieter-jan.doumen@telenet.be
Titolo: Re: Limburgaj Esperantistoj
Afiŝo de: Albert1 je 28 majo 2010, 20:21:46 ptm
La revuo La Ponto estas tro granda por meti en cxi-tio forumo.

Por la bona celo kaj kiel malnova kaj maljuna Limburga Esperantisto  'fr' , mi volas helpi vin.
Mi disponigas sufiĉe da loko al la Limburga klubo por aldoni la revueton "Ponto" kiel aldonaĵo al iu mesaĝo. Mi donas ekzemplon en nova rubriko "La Ponto".
Kompreneble vi estas libera ŝanĝi la tekston kiel vi volas.
 
Mi ankaŭ (ankoraŭfoje) volas proponi ke vi metu la titolpaŝon ene en la dokumenton kiel unuan paŝon (vidu mian ekzemplon).