Esperanto-forum

Publikaj rilatoj / Contacten => Diversaj / Diversen => Fadeno komencita de: Herman Deceuninck je 06 decembro 2020, 17:23:11 ptm

Titolo: Kampanjo de UEA por Tutmonda Arbo-plantado: 1000 arboj ĝis 2030
Afiŝo de: Herman Deceuninck je 06 decembro 2020, 17:23:11 ptm
Kampanjo de UEA por Tutmonda Arbo-plantado: 1000 arboj (https://unesperante.wordpress.com/2020/11/03/tutmonda-arbo-plantado/)

Septembro 2020. Fermiĝo: la 24-an de oktobro 2030 (datreveno de UN)  Celo: 1000 arboj plantitaj ĝis 2030 / po 100 arboj jare. Kiel partopreni: vi povas planti aŭ plantigi arbon en via loĝregiono aŭ okaze de iu evento; sendu fotojn kaj informojn de tiu agado al EKO, ankaŭ al Fernando Maia Jr., Normand Fleury kaj al la redakcio de la revuo Esperanto (), kiu povos publikigi la progreson.

Mi trovis facilan kaj impoŝte favoran solvon por kontribui al tiu celo de UEA. Eblas plantigi arbojn en Ugando kaj iom en Belgio helpe de "BOOMBON" aŭ sen arbokupono sur jena retejo
http://www.joinforwater.ngo/donate (http://www.joinforwater.ngo/donate)