+  Esperanto-forum
|-+  Novaj afiŝoj

Novaj afiŝoj

Paĝoj: [1] 2 3 ... 10
1
Esperanto-literaturo kaj -muziko / Fabeloj de la verda pigo
« Lasta afiŝo de PaulP je 07 januaro 2023, 09:22:20 atm »
Finfine post 40 jaroj reaperis la humura sukcesverko de Louis Beaucaire „Fabeloj de la verda pigo”. Kiel pli bone priskribi ĝin? Temas pri „verda humuro”. La leganto devas iom koni la verdan mondeton de la ĝisostaj esperantistoj por kompreni ĉiujn aludojn al la movado: aludoj pri la Akademio, pri la Fundamento, pri la Universalaj Kongresoj.

Por ekscii pli pri la verko, plej bone vi legu ekzemple la unuan fabelon, kiu temas pri reĝo, kiu plendas pri la fakto, ke la ĝ en lia nomo surhavas nur simplan ĉapelon kaj ne kronon, kaj eksciu, kiel la prezidanto de la Akademio provas solvi tiun teruran dilemon.

La libro aperis en la formoj ePub, PDF kaj azw3 por diversaj aparatoj: librolegiloj, poŝtelefonoj, komputiloj. La unuan ĉapitron (tiun pri la plendanta reĝo) vi povas senpage elŝuti por gustumi la etoson.

Jen la ligiloj:
https://www.retbutiko.be/Provlibroj/fvpig.epub (en la dosierformo ePub)
https://www.retbutiko.be/Provlibroj/fvpig.pdf (en la dosierformo PDF)
https://www.retbutiko.be/Provlibroj/fvpig.azw3 (en la formo por librolegiloj de Kindle)

Agrablan legadon!

2

Opinio de Georg Hennemann (el Informilo de Esperanto Societo Frankfurto, januaro 2023)

Kiom da personoj bezonatas por estigi bone funkciantan grupon? Tiu demando ne facile respondeblas, sed ekzistas teorioj ke bona teamo konsistas el 7+/- 2 homoj. Unuoj de 7 ankaŭ troveblas denove kaj denove en aliaj kuntekstoj. Ne estas hazardo, ke ĉi tiu nombro respondas al la memorkapablo de la homa cerbo.
Ni memoras 7 +/- 2 aferojn — ĉu ili estas telefonnumeroj aŭ datumoj. Psikologie, ĉi tiuj estas "pecoj", unuoj en mallongdaŭra memoro. Tial la psikologo George Miller nomis ĉi tiujn la "magiaj sep". La nombro ankaŭ nomiĝas numero de Miller. En la militistaro estas ofte unuoj de ok (7+1) - kun komandanto (8+1).
Ekzemple en mia entrepreno oni nun grupigas homojn laŭ principo de fleksebla organizo en malgrandaj projektoteamoj, triboj kaj kapituloj, kiuj estas esencaj strukturaj elementoj de la fleksebla organizo:
Tribo = grupo de pluraj teamoj kun konsekvenca respondeco por komuna celo
Teamo = provizora asocio de dungitoj kun konsekvenca respondeco por iu celo (angle: “Squad”)
Kapitulo = algrupigo de dungitoj laŭ kapabloj. La dungitoj estas ordigitaj en kapituloj (angle: “chapter“)
La flekseba organizo estas pluevoluo de la ‘klasika’ organizado laŭ linio, kie disciplinara kaj faka
gvidado estis nur en unu mano. La organizo laŭ projektoj estas hibrida formo de organizo kie homoj
parte laboris en sia regula tereno, kaj parttempe por projektoj kun templimo. Do oni povas distingi inter tiuj tri organizoformoj:
Linia organizo: Linia organizo estas strukturita hierarkie kaj linie, tiel ke ĉiu dungito ricevas
instrukciojn de klare difinita superulo.
Projektorganizo: La projekta organizo supermetas la ekzistantan linioorganizon praktike kaj provizore. La instrukcirilatoj respondas al la linioorganizo.
Fleksebla organizo: En la fleksebla organizo, la antaŭa linia organizo estas dissolvita kaj nova organiza unuo estos kreita. Estas apartigo inter disciplina kaj teknika / faka aŭtoritato doni instrukciojn.
La esperantaj asocioj kaj principe UEA estas strukturitaj laŭ klasika linia organizo en naciaj organizoj, komitato, estraro, oficejo de UEU, ĝenerala direktoro ktp. Oni povas demandi sin ĉu tiu fiksa organizformo ankoraŭ tauĝas por veki intereson kunlabori inter la esperantistaro kaj kiel ĝi povus esti pluevoluigita. Sama demando validas por aliaj asocioj kun strikte linia organizformo.
Rigardante nun al nia klubo mi ja povus imagi kvar fakajn teamojn, nome redakto-teamo , biblioteka teamo, grupliga teamo kaj internacia teamo, ĉiuj kun la sekvaj taskoj:
Redakta teamo: eldono de la Esperanto-Informilo, flego de la kluba retpaĝo, publikaj anoncoj, gazetara laboro
Biblioteka teamo: vartado de nia biblioteko, katalogizado de libroj, pruntedono de libroj kaj abonitaj gazetoj, kunlaboro kun aliaj bibliotekoj,
Grupliga teamo: por grupligaj celoj ĝi planas lokajn eventojn kaj ekskursojn, aŭ partoprenon al lokaj eventoj kiel interkultura semajno aŭ niaj jubileaj festoj, ofertas lokajn lingvokursojn aŭ lingvo rondojn, varbas novan membrojn,
Internacia teamo: planas grupvojaĝojn, flegas kontakton kun Eo-organizoj kaj esperantistoj de partneraj urboj. invitas gastprelegantojn, ktp.
Ĉiu teamo agu memstare en siaj decidoj, planoj kaj realigadoj - kaj respondecas nur al la
membrokunsido. Post kiam la teamoj el voluntuloj estos formiĝintaj kaj eklaboros, tiam estos realigita tiu strukturo de fleksebla organizo. Sekve de tio, la estraro estos liberigita de multaj temporabaj gravaj taskoj, pri kiuj do zorgos en daŭra kaj klarvidebla maniero la fakaj teamoj.
3
Monato / Raporteto pri la revuo Monato en 2022
« Lasta afiŝo de PaulP je 05 januaro 2023, 13:15:52 ptm »
Aperis en MONATO en 2022 entute 229 artikoloj (kompare al 198 en 2021) en (kiel kutime) 11 numeroj, el kiuj 1 estis 28-paĝa, 9 estis 32-paĝaj kaj 1 estis 40-paĝa. La eldonejo devis kelkfoje ŝanĝi la paperspecon de la presita revuo pro la tre altiĝantaj paperprezoj, sed neniu abonanto plendis pri tio.

Estis mezume 620 abonantoj. La plej populara versio restas la presita versio (400 abonantoj). Inter la bitaj versioj plu plej popularas la PDF-versio (200 abonantoj). Krom tio aperadis la versioj por libro-legiloj, la retletera versio kaj la voĉlegita versio en la formo MP3 en kunlaboro kun Ligo Internacia de Blindaj Esperantistoj. 

 
Redaktoroj
 
Fine de 2022 pro aĝo demisiis Boris Kolker, la multjara redaktoro pri la rubriko Librorecenzoj.  Provizore transprenis lian taskon la ĉefredaktoro.
 
 
Reviziado kaj faktokontrolado
 
La skipo de dek lingvaj reviziantoj kaj unu faktokontrolanto restis sama. Ili tre harmonie kaj akurate kunlaboras. La ĉefredaktoro nun konstante korespondas kun la redakta teamo de la nova PIV, kaj novaj aktualaj terminoj aperontaj kaj en MONATO kaj en PIV estas diskutataj.
 
 
Grafiko
 
La grafikan aspekton de la revuo plu prizorgas du katalunaj spertuloj: Ferriol Macip i Bonet kaj Zep Armentano.
 
 
Kunlaborantoj
 
Fine de 2022 Monato havis 136 registritajn kunlaborantojn kun kunlaborkontrakto kaj centon da okazaj aŭtoroj.
 
 
Ekspedo
 
Pro forpaso de la multjara ekspedisto Ivo Vercammen, fine de 2021 la ekspedadon de la numeroj por la belgaj abonantoj transprenis la centro de FEL en Antverpeno. La numeroj de aliaj landoj estas sendataj de komerca firmao kunlabore kun la nederlanda, franca kaj svisa poŝtoj. Tiu situacio en 2022 restis sama kaj kontentige funkcias.

 
Retejoj
 
La tri plej vokitaj tekstoj en la retejo de MONATO estis „Taglibro de l' milito ...” de nia korespondantino en Moskvo (https://www.esperanto.be/fel/publika/013172p.php), „Lernu e-legante, ne ege lante!” de Jolanta VAN HOLSTEIN (https://www.esperanto.be/fel/publika/013125p.php) kaj „Emesal: ĉu la plej antikva planlingvo?” de Thomas GENTY (https://www.esperanto.be/fel/publika/011245p.php). Tiu ĉi lasta estas kontribuo el 2014, kiu nun subite iĝis denove populara!
 
En Facebook MONATO havas 2700 sekvantojn (https://www.facebook.com/revuo.Monato); en Instagram 606 (revuomonato), en Telegram 247 (monato.telegramo.org), en Twitter 140 (@revuomonato) kaj en Mastodon 130 (@monato@esperanto.masto.host).  La ĉefredaktoro kaj kelkaj redaktoroj tie regule afiŝas tekstojn por veki atenton pri la revuo.
 
La 15an de ĉiu monato la ĉefredaktoro afiŝis malgrandan filmeton en Jutubo (https://www.monato.be/jutubo). Tiuj filmetoj estis spektataj mezume inter 100 kaj 200 fojojn.
 
 
 
4
Kongresoj / Congressen / Paska Semajno Internacia en Wittenberg
« Lasta afiŝo de PaulP je 05 januaro 2023, 08:50:29 atm »
Saluton karaj Amikoj,
Jen ankoraŭ eta varbaĵo pri Esperanto-renkontiĝo en Germanio:
Se vi intencas veni al PSI en Wittenberg (belega junulargastejo, en kiu ni volis okazigi JES dum la lastaj du jaroj), tiam bonvolu baldaŭ (ĝis 10.01.23) aliĝi, por ke ni havu sufiĉajn partoprenontojn por ke ĝi povu okazi kaj por ke oni povu daŭre okupi la tutan gastejon, ne nur parton de ĝi.
Jen la listo de aliĝintoj:
 https://psi.esperanto.de/eo/2023/list/
5
Agenda / Agendo / Re: Antwerpen: Yves Nevelsteen pri Eventa Servo
« Lasta afiŝo de Roland Rotsaert je 05 januaro 2023, 07:24:14 atm »

Vi estas varme invitata ĉeesti la prelegon de la kluboj de Londono kaj Antverpeno, kiu okazos venontan vendredon, la 6-an de januaro 2023, je la 7-a ptm en Londono = UTC kaj je la 8-a ptm  en Antverpeno = UTC+1.

Prelegos Yves Nevelsteen pri "KIEL KRESKIGI ESPERANTUJON PER EVENTA SERVO"

ligilo por eniri la prelegon:

https://us02web.zoom.us/j/81328984580?pwd=UGRCWjZONlJReUJMTUt0WmtMWHJCdz09

kunven-numero: 813 2898 4580
pasvorto: 089969

ĝis vendredo!

lek, sekretario@gmail.com

6
Familia vivo / Forpasis Clara Claes (1938-2022)
« Lasta afiŝo de Roland Rotsaert je 04 januaro 2023, 20:06:46 ptm »

En la 28a de decembro forpasis Clara Claes, edzino de Ivo Durwael.

Sabaton, la 7an de januaro, estos la entombiga ceremonio en Aula Aster, Crematorium Antwerpen, Jules Moretuslei 2, Wilrijk je 12.45 h.
7
Agenda / Agendo / LEA, Peer: Ben rakontos pri siaj spertoj en Afriko
« Lasta afiŝo de An Olijslagers je 31 decembro 2022, 21:56:19 ptm »
Ben vizitis la Afrikan esperantan kongreson kaj rakontos pri ĝi la 26-an de januaro.
8
Agenda / Agendo / Kluba kunveno Kalmthout
« Lasta afiŝo de Forstbirdo je 27 decembro 2022, 17:53:44 ptm »
19 januaro 2023 : Kasverslag en jaarverslag 2022,  en verkiezing nieuw bestuur. Kiel ĉiam en januaro la kunveno estos dediĉata al la financa raporto kaj al la ĝenerala Erikeja raporto rilate al la antaŭa jaro.
9
Agenda / Agendo / Universala Kongreso 2023 en Torino
« Lasta afiŝo de Roland Rotsaert je 25 decembro 2022, 18:43:44 ptm »
Restas nur kelkaj tagoj por favorpreze aliĝi al la venontjara Universala Kongreso en Torino, Italio: https://uk.esperanto.net/2023/
10
Alvokoj / Oproepen / Enquête over vrijwilligerswerk en verenigingsleven
« Lasta afiŝo de Roland Rotsaert je 22 decembro 2022, 18:43:39 ptm »
Met steun van onder meer de Koning Boudewijnstichting en de Nationale Loterij gebeurt een onderzoek naar vrijwilligerswerk, engagement en het verenigingsleven. Op dit ogenblik hebben al 20.000 mensen hun mening gegeven. De resultaten wordt eind februari 2023 gepubliceerd.

Het zou interessant zijn dat ook een groot aantal leden/vrijwilligers van de vzw Vlaamse Esperantobond aan deze enquête deelneemt. Dit kan nog tot 31 december via deze link: https://research.indiville.be/doemeter?prtnr=mgm

Achtergrondinformatie over de enquête ("de DOE-METER") staat op https://doemeter.be/
Paĝoj: [1] 2 3 ... 10