+  Esperanto-forum
|-+  Pri / over Esperanto (Taalvragen e.d.)
| |-+  Esperanto-literaturo kaj -muziko (Kontrolanto: PaulP)
| | |-+  AL LA KANTEMULOJ EL LA TUTA MONDO,

Aŭtoro Fadeno: AL LA KANTEMULOJ EL LA TUTA MONDO,  (Legita 2433 fojojn)

0 anoj kaj 1 Gasto rigardas tiun ĉi fadenon.

Elsalutinta Roland Rotsaert

  • Forumadministranto
  • Heroo
  • *****
  • Afiŝoj: 1314
  • Sekso: Vira
    • Roland Rotsaert
AL LA KANTEMULOJ EL LA TUTA MONDO,
« je: 12 aŭgusto 2021, 21:02:56 ptm »

Jen lasta informo kaj ebleco partopreni en la 9-a Eŭropa Festivalo de Esperantaj Kantoj (eventaservo.org/e/EFEKantoj2021)

Ĝis la 20-a de aŭgusto
ENMETU vian filmeton en:
https://www.esperanto-festivalo-vroclavo.eu
aŭ SENDU pere de WeTransfer (aŭ simila servo) al:
festivalo.eo@gmail.com

La Eŭropan Festivalon de Esperantaj Kantoj aŭspicias UEA.

Partneroj: Rotary Club de Esperanto - Brasil, ILEI, Juna Amiko, Eurokka, Varsovia Vento...

Instigu ankaŭ neesperantistajn kantemulojn, ke ili fariĝu ambasadoroj de Esperanto kantante en ĝi.

La Festivalo okazos en tri kategorioj: 1. koruso aŭ ensemblo, 2. solisto, 3. registrita en studio. Ĉiu kategorio havas ankaŭ aĝkategoriojn: infanoj, plenkreskuloj kaj pliaĝuloj.

La premioj estos aljuĝitaj por unuaj tri lokoj en ĉiu kategorio. Plie estos aljuĝita Ĉefpremio kaj nova premio – Aŭtora-premio (ĝin ricevos konkursanto, kiu prezentos plej bone propran kanton).

Ĉi-jare, la publiko aljuĝos sian premion, la Publik-premion, nur al video-kantoj. La voĉdonado okazos rete ekde la 20-a de aŭgusto.

La 12-an de septembro – rete okazos dum la Koncerto de la Premiitoj anonco de rezultoj.

Ni kantu en la lingvo Esperanto!

Aleks Kadar, ĝenerala sekretario de UEA

ecem.com.pl

https://www.facebook.com/efekantoj/