+  Esperanto-forum
|-+  Agendo / Agenda
| |-+  Agenda / Agendo (Kontrolanto: Roland Rotsaert)
| | |-+  Wiesbaden: NR + NIS 27.12.1923-3.1.2024

Ligitaj eventoj

  • Wiesbaden: NR + NIS 27.12.1923-3.1.2024: 27 decembro 2023 - 03 januaro 2024

Aŭtoro Fadeno: Wiesbaden: NR + NIS 27.12.1923-3.1.2024  (Legita 1915 fojojn)

0 anoj kaj 1 Gasto rigardas tiun ĉi fadenon.

Elsalutinta Roland Rotsaert

  • Forumadministranto
  • Heroo
  • *****
  • Afiŝoj: 1318
  • Sekso: Vira
    • Roland Rotsaert
Wiesbaden: NR + NIS 27.12.1923-3.1.2024
« je: 17 septembro 2023, 17:35:41 ptm »

20-a Novjara Renkontiĝo (NR) kaj 13-a Novjara Internacia Semajno (NIS) de la 27-a de decembro 2023 ĝis la 3-a de januaro 2024 denove en Wiesbaden ĉe Rejno, 40 km okcidente de Frankfurto/Majno, en la junulargastejo, en kiu ni jam trifoje kaj tre agrable kunestis jarfine.

Novjara Renkontiĝo estas kunveno por homoj el ĉiuj aĝgrupoj. Kunvenas kutime 180 ĝis 220 homoj; kvardeko ĝis sesdeko el ili estas infanoj kaj junuloj ĝis dudek jaroj. Krome ĉeestas paroj kaj unuopuloj.

Informa paĝo http://esperanto.land/nr/#nr
Aliĝilo http://esperanto.land/nr/alighilo.shtml#alighilo

Certe ankaŭ ĉi-foje ni sukcesos kunmeti belan kaj varian programon, kiel pasintjare kaj dum la antaŭaj NR-oj.

NR ofertos multajn prelegojn, diskutgrupojn, gimnastikon kaj manlaboron, vesperan programon kun unu aŭ du koncertoj, silvestra festo, supozeble muzikovespero kaj adiaŭa, multa ludado, ekskursoj k.a.
Fino de la nuna aliĝperiodo: 2-a de oktobro.

La nuna unua aliĝperiodo finiĝos en lundo 2-a de oktobro. Se vi aliĝos ĝis post semajno, sabato, 23-a de septembro, ni invitas vin kaj vian familion al senkosta unua trinkaĵo dum NR. (Ni fidas vin: Vi bonvolu preni vian unuan trinkaĵon kaj vi ne faru strekon por tio.) Esperante ke multaj el vi aliĝos baldaŭ kaj ke estos denove bela renkontiĝo (kaj ke vi pardonos al mi la malfruan enretigon kaj inviton)

Lu Wunsch-Rolshoven

EsperantoLand
http://esperanto.land