Esperanto-forum

Agendo / Agenda => Agenda / Agendo => Fadeno komencita de: Herman Deceuninck je 01 majo 2019, 13:40:38 ptm

Titolo: Trilanda renkontiĝo en Amikejo (Kelmis, BE) la 29-an de junio 2019 (10-16h)
Afiŝo de: Herman Deceuninck je 01 majo 2019, 13:40:38 ptm
Trilanda Renkontiĝo en Amikejo (BE-Kelmis) Sabaton, la 29-an de junio 2019 (10h00-16h00)
- 10h15 : gvidata vizito de la muzeo pri la «Vieille Montagne»  aŭ komentata promenado en Kelmis (iama Amikejo)
- 12h00 : komuna tagmanĝo en restoracio «Alt Kerris»
- 14h15 : komentata promenado en Kelmis (iama Amikejo) aŭ gvidata vizito de la muzeo pri la «Vieille Montagne» 
- 16h00 : adiaŭo kaj disiĝo.

Aliĝkotizo (gvidataj vizitoj kaj tagmanĝo): 31 EUR (trinkaĵoj krome pagendaj). Bonvolu unue anonci vin ĉe Jean-Marie Jacques, tel. +32 87 33 02 92 - jeajacques ĉe voo.be Tuj post la konfirmo de JM Jacques pagu 31 EUR ĉe la konto BE41 9795 3271 4810 de Senlime (anonco sen pago senvaloriĝas post 10 tagoj). Klare menciu la celon de via pago, kiu nepre alvenu plej malfrue la 30-an de majo (eventuala repago pro kiu ajn kialo poste neeblos). Pli da informoj i.a. pri transporto :
Pli da informoj : http://www.senlime.org/Info/Lasta.pdf (http://www.senlime.org/Info/Lasta.pdf)