+  Esperanto-forum
|-+  Publikaj rilatoj / Contacten
| |-+  Diversaj / Diversen (Kontrolanto: Roland Rotsaert)
| | |-+  La mistera Google

Aŭtoro Fadeno: La mistera Google  (Legita 2631 fojojn)

0 anoj kaj 1 Gasto rigardas tiun ĉi fadenon.

Elsalutinta PaulP

  • Forumadministranto
  • Heroo
  • *****
  • Afiŝoj: 587
  • Sekso: Vira
La mistera Google
« je: 05 aprilo 2022, 16:39:32 ptm »
Ĵus Google informis min, ke en la pasinta monato la vizitoj al www.esperanto.be altiĝis per 883 %. Tiujn inter vi, kiuj pensas nun „Jen la fina venk'!”, tiujn mi devos tamen iom seniluziigi! Ĉar kiam mi plulegis la leteron de Google, ĝi rivelis al ni per kiuj serĉvortoj la uzantoj atingis nian retejon. La plej oftaj serĉvortoj estis „cantidad de integrantes adicionales”. Nu, mi provis mem, entajpis tiujn hispanajn vortojn, kaj efektive atingis la retpaĝon de FEL.  :) Provu mem!



Elsalutinta Herman Deceuninck

  • Progresinto
  • **
  • Afiŝoj: 59
  • Sekso: Vira
  • Verda Vojo (naturamikaro), Alifono (vikipedio)
    • Esperanta Naturamikaro
Re: La mistera Google
« Respondo #1 je: 07 aprilo 2022, 22:44:02 ptm »
Paul,
Tiu hispana frazo NE kondukis al esperanto.be ĉe mi, uzinte la retumilon Chrome kaj Google !