+  Esperanto-forum
|-+  Flandra Esperanto-ligo / Vlaamse Esperantobond
| |-+  Monato (Kontrolanto: PaulP)
| | |-+  Premio Paul Gubbins por Nova Ĵurnalisma Talento

Aŭtoro Fadeno: Premio Paul Gubbins por Nova Ĵurnalisma Talento  (Legita 4926 fojojn)

0 anoj kaj 1 Gasto rigardas tiun ĉi fadenon.

Elsalutinta PaulP

  • Forumadministranto
  • Heroo
  • *****
  • Afiŝoj: 587
  • Sekso: Vira
Premio Paul Gubbins por Nova Ĵurnalisma Talento
« je: 24 februaro 2020, 13:01:28 ptm »
Premio Paul Gubbins por Nova Ĵurnalisma Talento

Okaze de la 40-jara ekzisto de MONATO, kaj por memorigi sian forpasintan ĉefredaktoron Paul Gubbins, la revuo starigis la Premion Paul Gubbins por Nova Talento. Ĉiujare, kaj tiel longe ke restos mono en la fonduso kreita pro tiu ĉi celo, estos aljuĝataj ĉefpremio de 250 eŭroj, dua kaj tria premioj de 100 eŭroj kaj sep senpagaj abonoj de MONATO.

Povas partopreni ĉiu persono, kiu bone regas Esperanton kaj kiu ne verkis por MONATO en la lastaj kvin jaroj.

Por partopreni la kandidatoj sendu tekston de minimume 500 kaj maksimume 2500 vortoj al nova_talento@monato.be

La temoj, inter kiuj la kandidatoj povas elekti, estas:


  * La politiko, vivo, turismo aŭ historio de sia lando aŭ regiono
  * Ekonomio
  * Komputado
  * Scienco
  * Medio kaj ekologio
  * Lingvo


La redaktoroj decidos, surbaze de la lingva kaj ĵurnalisma talentoj de la aŭtoroj, kiuj artikoloj partoprenantaj en la konkurso aperos en M
ONATO. El tiuj la ĵurio, konsistanta el redaktoroj de MONATO kaj eksteruloj, elektos ĉiujare la dek plej bonajn kaj atribuos al ilia aŭtoro la premiojn.

La kompleta regularo de la konkurso aperas en https://www.monato.be/nova_talento.php



« Lasta redakto: 26 februaro 2020, 10:47:28 atm de PaulP »

Elsalutinta PaulP

  • Forumadministranto
  • Heroo
  • *****
  • Afiŝoj: 587
  • Sekso: Vira
Re: Premio Paul Gubbins por Nova Ĵurnalisma Talento
« Respondo #1 je: 26 februaro 2020, 19:44:58 ptm »
Ĉu vi deziras iom informi pri tiu ĉi iniciato en via grupo aŭ dum iu renkontiĝo? Do printu la aldonitan afiŝeton kaj distribuu ĝin!