+  Esperanto-forum
|-+  Ĝenerale / Algemeen
| |-+  Familia vivo (Kontrolanto: PaulP)
| | |-+  Peter Caesens el Kortrijk mortis pro incendio

Aŭtoro Fadeno: Peter Caesens el Kortrijk mortis pro incendio  (Legita 3873 fojojn)

0 anoj kaj 1 Gasto rigardas tiun ĉi fadenon.

Elsalutinta Roland Rotsaert

  • Forumadministranto
  • Heroo
  • *****
  • Afiŝoj: 1314
  • Sekso: Vira
    • Roland Rotsaert
Peter Caesens el Kortrijk mortis pro incendio
« je: 02 marto 2020, 13:09:53 ptm »
Dum la pasinta nokto pro incendio en sia domo mortis Peter Caesens el Kortrijk (vidu https://www.hln.be/in-de-buurt/kortrijk/belleman-57-sterft-bij-zware-brand-in-rijwoning-ruim-vijftig-buurtbewoners-geevacueerd~ab5773b3/)

Malmultaj personoj el Esperanto-rondoj konas lian nomon, sed regulaj vizitantoj de la Esperanto-Fondaĵo Cesar Vanbiervliet certe memoras lin. Enirante la diskotekon de la Publika Biblioteko de Kortrijk la vizitantoj, aŭdante la muzikon, jam eksciis ĉu Peter jes aŭ ne deĵoris en tiu momento.

Li ĉiam afable salutis la volontulojn de la fondaĵo, foje babilis, kaj helpis laŭ siaj eblecoj.

Ĉe la kortrijkanoj li estis konata kiel 'belleman', tio estas folklora persono kiu uzante sonorilon faras oficialajn anoncojn. En la kultura sektoro de la urbo li estis (fi)fama kiel kreinto de la 'Abib' (‘Allesbehalve Ideale Bibliotheek’, 'Tute ne ideala biblioteko'). Ĝenis lin la forĵetado de multaj libroj kaj per sia Abib li klopodis konservi ĉiuspecajn presaĵojn.

Ni estis samideanoj, alstrebantaj iun eble iam realigotan revon.

Roland Rotsaert

La funebra ceremonio okazos je merkredo, la 11a marto je 9.30 h en Crematorium Uitzicht, de Ambassadeur Baertlaan, Hoog Kortrijk. (http://www.crematoriumuitzicht.be/)

Vidu ankaŭ:
https://www.hln.be/in-de-buurt/kortrijk/kortrijk-opent-rouwregister-voor-belleman-peter-caesens-we-gaan-jou-nooit-vergeten~ab1be6e4/
https://sites.google.com/site/peterarthurcaesens/
http://abibcaesens.blogspot.com/
https://www.nieuwsblad.be/cnt/dmf20200302_04871994
https://www.focus-wtv.be/nieuws/zware-brand-kortrijk-50-mensen-geevacueerd
https://www.nieuwsblad.be/cnt/dmf20200302_04872575
https://kw.be/nieuws/ongevallen/belleman-peter-caesens-57-komt-om-het-leven-bij-zware-woningbrand-in-kortrijk/article-longread-423235.html
« Lasta redakto: 19 marto 2020, 08:33:43 atm de PaulP »