+  Esperanto-forum
|-+  Pri la forumo / Betreft het forum
| |-+  Ideoj / Ideeën
| | |-+  La Esperanto-forumo atingis rekordon! (Sed kial?)

Aŭtoro Fadeno: La Esperanto-forumo atingis rekordon! (Sed kial?)  (Legita 10328 fojojn)

0 anoj kaj 1 Gasto rigardas tiun ĉi fadenon.

Elsalutinta Roland Rotsaert

  • Forumadministranto
  • Heroo
  • *****
  • Afiŝoj: 1313
  • Sekso: Vira
    • Roland Rotsaert
La Esperanto-forumo atingis rekordon! (Sed kial?)
« je: 25 novembro 2018, 08:19:00 atm »
Dum la pasinta nokto la monata nombro da paĝrigardoj de ĉi tiu forumo atingis la ciferon 100.000. Estas la unua fojo en la preskaŭ dekjara historio de la forumo. Ankaŭ la jara cifero jam nun estas rekorda (840.000 paĝrigardoj). La antaŭa plej sukcesa jaro estis 2013 kun 700.000 paĝrigardoj.

Sed kial? En la propra regiono la forumo ne estas tre populara: nova mesaĝo ĝenerale bezonas 24 horojn por atingi 10 paĝridardojn, kvankam estas kelkaj miloj da paĝrigardoj tage. En la statistika paĝo eblas kontroli kiuj estas la rigardantoj: membroj, gastoj aŭ serĉmaŝinoj. Membroj estas unu aŭ du, foje estas unu serĉmasino, gastoj estas ĉirkaŭ dek. Ankaŭ eblas vidi kion legas la gastoj: estas la malnovaj artikoloj de la forumo, do plejparto de la gastoj verŝajne ankaŭ estas serĉmaŝinoj (aŭ ĉu iuj sekretaj servoj kontrolas la flandran esperantistaron?). Estas montrataj la IP-adresoj de la gastoj, sed mi ne kapablas analizi ilin. Eble en la statistikejo (aŭ en pli nova versio de la forumo) estas iu plia analizilo?

Mi konsilas al interesitoj aranĝi sian TTT-legilon (Google Chrome, Internet Explorer...) tiel ke la forumo estas aŭtomata montrata ĉe la starto de la programo. Tiel oni ne povas 'forgesi' ĝin. Ĉe multaj novaĵretejoj eblas fari tion per unu musklako; ĉu ankaŭ en nia forumo?

Elsalutinta Roland Rotsaert

  • Forumadministranto
  • Heroo
  • *****
  • Afiŝoj: 1313
  • Sekso: Vira
    • Roland Rotsaert
Unu miliono da paĝrigardoj
« Respondo #1 je: 23 decembro 2018, 08:18:20 atm »
Dum la pasinta nokto la nombro de paĝrigardoj de la nuna jaro atingis unu milionon. Ĝenerale la nombro de paĝrigardoj dum la jaro jam estis pli alta ol antaŭe, sed en la unua parto de decembro anstataŭ 1000 ĝis 2000 paĝrigardoj tage, estis plural miloj, dum kelkaj tagoj eĉ dekmiloj. Por mi restas mistero kiuj estas la konsultantoj de la forumo. La membroj certe estas nur eta minoritato.

Elsalutinta ivo

  • Membro
  • Kunlaboranto
  • *
  • Afiŝoj: 235
Re: La Esperanto-forumo atingis rekordon! (Sed kial?)
« Respondo #2 je: 24 decembro 2018, 10:47:53 atm »
Bona konsilo, Roland por zorgi ke la Forumo aperu kiam oni malfermas sian TTT-ligilon. Mi simple malfermis la Forumon per Google Chrome, per dekstra musklako elektis "tabblad vastzetten" (fiksi la langeton) kaj nun ĝi aperas ĉiam kiam mi malfermas la TTT-ligilon.
Ivo Durwael

Elsalutinta PaulP

  • Forumadministranto
  • Heroo
  • *****
  • Afiŝoj: 587
  • Sekso: Vira
Re: La Esperanto-forumo atingis rekordon! (Sed kial?)
« Respondo #3 je: 24 decembro 2018, 13:06:47 ptm »
Nu, mi kredas, ke mi devas iom elrevigi vin. La plej granda parto de la vizitoj estas vizitoj de robotoj, kiuj skanas la enhavon, ekzemple GoogleBot. Sed ankaŭ amaso da spamistoj eniras kaj provas aperigi siajn reklamojn aŭ „niĝeriajn trompojn”. Ĉiutage mi ricevas petojn por aprobi novajn membrojn, kun fantaziaj nomoj kiel SweetBabe aŭ BankOfChicago. La plimulto havas IP-adreson en Rusio. Ĉiujn tiujn mi tuj blokas.