+  Esperanto-forum
|-+  Ĝenerale / Algemeen
| |-+  Novaĵoj / Nieuws (Kontrolanto: Pilgrimo)
| | |-+  Esperantujo havas sanktulon: Titus Brandsma

Aŭtoro Fadeno: Esperantujo havas sanktulon: Titus Brandsma  (Legita 2325 fojojn)

0 anoj kaj 1 Gasto rigardas tiun ĉi fadenon.

Elsalutinta Roland Rotsaert

  • Forumadministranto
  • Heroo
  • *****
  • Afiŝoj: 1313
  • Sekso: Vira
    • Roland Rotsaert
Esperantujo havas sanktulon: Titus Brandsma
« je: 05 marto 2022, 08:27:02 atm »

(rigardu ankaŭ https://eo.wikipedia.org/wiki/Titus_Brandsma)

La 4-an de marto 2022 en Vatikano papo Francisko prezidis la
Publikan ordinaran konsistorion por la proklamo de dekretoj por tri novaj
sanktuloj:
- beata Titus Brandsma, sacerdoto, karmelano, martiro
- beata  Maria Rivier, fondantino de la Kongregacio de la fratulinoj de la
Entempligo de Maria
- beata Maria di Gesù (Carolina Santocanale), fondantino de la Kongregacio
de la fratulinoj kapucenaj de la Dipatrino de Lurdo

La solena sanktproklamo okazos je la 5-a Paska dimanĉo, la 15-an de majo
2022.

Ni, membroj de Internacia Katolika Unuiĝo Esperantista aparte ĝojas, ke
inter la novaj sanktuloj troviĝas la nomo de kaj nia membro kaj nia ĉiela
patrono, Titus Brandsma! Li estas la unua Esperantisto kiu iĝis sanktulo!

Titus Brandsma (Anno Sjoerd Brandsma) naskiĝis la 23-an de februaro 1881 en
Ugoklooster apud Bolsward kaj martire mortis la 26-an de julio 1942 en la
koncentrejo Dachau. Li estis frisa karmelana patro, katolika sacerdoto,
profesoro pri filozofio, ĵurnalisto, verkisto, tradukisto, kontraŭnaziulo
kaj Esperantisto.
En Espero Katolika 11/1985 per la teksto "La moderna martiro Tito Brandsma
estis Esperantisto" oni mallonge skizas la vivon de p. Titus. La du-paĝan
tekston mi aldonas.

Ankoraŭ estas prilaborata lia Esperanta-profilaĵo.
Surbaze de la skribaj pruvoj, ni ja scias ke li aktivis en la katolika
E-rondo en la unuaj jaroj de la ekzisto de IKUE. En la jarlibroj de IKUE,
ni trovas lian nomon, ekz. jaroj 1926, 1928, 1931-32, 1938.

Okaze de la 4-a jarkunveno de "Nederlanda Katoliko" (Nederlanda katolika
E-Ligo), la 20-an de aprilo 1913 en ’s-Hertogenbosch celebris la meson por
la vivantaj kaj mortintaj membroj (v. EK 6.1913). Li recenzis la
eldonaĵojn, kaj ankaŭ gvidis la Komisionon de legado kaj studado de
"Nederlanda Katoliko" (1922). Lian nomon ni trovas inter la organizantoj de
la Kongreso de Nederlanda Katoliko (’s-Hertogenbosch, 1934), same inter la
membroj de honora komitato kaj ankaŭ inter la partoprenantoj de la 19-a
IKUE kongreso (1937, Hago). Do, ni povos konkludi, ke li apartenas al la
pioniroj de la katolika E-movado!

Dum la lastaj jaroj, ĉefe okaze de la Virtualaj Tagoj de IKUE (2020) kaj
Virtuala Kongreso de IKUE (2021) oni dediĉis apartan atenton al la martiroj
ligitaj kun la E-movado. Pasintjare ni atenton donis al Sta Maksimiliano
Kolbe, la ĉiela patrono de IKUE (pasintjare ni memoris 80 jarojn de lia
martira morto) kiu ja ne estis mem Esperantisto, sed bone komprenis la
ideon kaj subtenis la lernadon. Ĉiu 14-a tago de la monato estas nomita
"Kolbe - tago" okaze de kiu dum la virtualaj kunvenoj (ZOOM, 20.15h MET)
oni strebas pli bone ekkoni tiun sanktulon. Fine de la Virtuala Kongreso
(14.-21.8.2021) estis proponite, ke en la jaro 2022 dum kiu ni memoras 80
jarojn de la martira morto de Titus Brandsma, estu aparta atento dediĉita
al pli bona kono de tiu ĉiela patrono. Gravas mencii, ke tiam ankoraŭ ne
estis konate ke li baldaŭ iĝos sankta!
Sekve, ĉiu 27-a tago de monato estas nomita "Titus Brandsma - tago". Certe
aldoniĝos pliaj aktivecoj, i.a. traduko de la oficiala preĝo.

Mi uzas la eblecon, kaj alvokas ĉiujn, kiuj trovis iujn informojn pri al
E-agado de Titus, ke ili bv. tion komuniki al: ikue.reto@gmail.com por ke
la E-profilaĵo de nova sanktulo estu kiel eble plej kompleta kaj ke ni
atentigu kaj la movadon, sed same la ekstaran mondon pri lia
esperantisteco! (IKUE jam faris la unuajn elpaŝojn verkante la leteron al
la Karmelana Ordeno).

La vivo kaj agado de Titus estu vojmontriloj por niaj vivoj, por niaj
interhomaj rilatoj kaj por niaj streboj ke la mondo iĝu pli bona, pli paca
kaj pli justa!

Sankta Titus Brandsma, preĝu por ni!

Marija Belošević, prezidantino de IKUE


[/size](https://eo.wikipedia.org/wiki/Internacia_Katolika_Unui%C4%9Do_Esperantista)
[/pre]