+  Esperanto-forum
|-+  Publikaj rilatoj / Contacten
| |-+  Ideoj por antaŭ­enigi Esperanton / Ideeën ter bevordering van Esperanto (Kontrolanto: Roland Rotsaert)
| | |-+  Familio Doornaert kaj Esperanto

Aŭtoro Fadeno: Familio Doornaert kaj Esperanto  (Legita 2776 fojojn)

0 anoj kaj 1 Gasto rigardas tiun ĉi fadenon.

Ensalutinta Roland Rotsaert

  • Forumadministranto
  • Heroo
  • *****
  • Afiŝoj: 1313
  • Sekso: Vira
    • Roland Rotsaert
Familio Doornaert kaj Esperanto
« je: 09 marto 2022, 09:30:07 atm »
Antoon Doornaert (°1900) estis en la periodo 1930-1935 grava persono en esperantaj rondoj de la regiono Kortrijk-Harelbeke. Li agadis diversflanke; plej elstara estis lia bicikla vojaĝo, dum la somero de 1932, al Danlando, kie li vizitis korespondantinon. Mi trovis lian nomon lastan fojon en Flandra Esperantisto de 1938, kiel 'reprezentanton' en Harelbeke.
Jam delonge mi demandis min ĉu Antoon estis la patro de Mia Doornaert, eksa jurnalistino de De Standaard. Aŭskultante interparoladon (https://www.youtube.com/watch?v=xpWjv-g6fKE - 18a minuto) de Tom Van Grieken kaj Mia Doornaert mi preskaŭ centprocente certas pri tio.

Mia Doornaert certe scias kio estas Esperanto, kvankam ŝi ŝajnas ne esti bone informita. Ĉu iu kapablas aranĝi intervjuon kun ŝi (aŭ eble kun alia familiano) por Horizon.taal? Eble en la familio ankoraŭ estas interesaj dokumentoj pri la patro, sed ankaŭ eblas ke lia movada aktiveco estas tute nekonata.

Jen dokumentoj kiuj povas utili por prepari eventualan kontakton:
- https://drive.google.com/file/d/0B9tLG3H5mGpHRFFqMkQ2dzBJNG8/view?usp=sharing&resourcekey=0-GpEg4MwRgDo3RHK6Io7YHA
- https://drive.google.com/file/d/1TrYFy_BOhvfmAsGtI3HscE2TO0hTxVUM/view?usp=sharing


Elsalutinta Herman Deceuninck

  • Progresinto
  • **
  • Afiŝoj: 59
  • Sekso: Vira
  • Verda Vojo (naturamikaro), Alifono (vikipedio)
    • Esperanta Naturamikaro
Re: Familio Doornaert kaj Esperanto
« Respondo #1 je: 26 marto 2022, 00:44:32 atm »
Jes Roland, mi memoras ke Mia Doornaert antaŭ multaj jaroj efektive foje diris ke ŝia patro parolis Esperanton!