+  Esperanto-forum
|-+  Pri / over Esperanto (Taalvragen e.d.)
| |-+  Esperanto-literaturo kaj -muziko (Kontrolanto: PaulP)
| | |-+  Ĵus (re)aperis Frankenŝtajno!

Aŭtoro Fadeno: Ĵus (re)aperis Frankenŝtajno!  (Legita 2373 fojojn)

0 anoj kaj 1 Gasto rigardas tiun ĉi fadenon.

Elsalutinta PaulP

  • Forumadministranto
  • Heroo
  • *****
  • Afiŝoj: 587
  • Sekso: Vira
Ĵus (re)aperis Frankenŝtajno!
« je: 01 aprilo 2022, 08:33:22 atm »
Kiu ne konas Frankenŝtajnon? Aŭ pli precize, la monstron kiun li kreis? Sed, ĉu vere ĝi estis monstro?
Frankenŝtajno estas klasikaĵo de la angla literaturo, kiu kunigas la ĝenrojn de gotikismo kaj romantikismo. La verkinto, Mary Shelley, filino de filozofoj, estis nur 18-jaraĝa kiam ŝi verkis la romanon.

Viktor Frankenŝtajn estas junulo el Ĝenevo. Dum siaj studoj ĉe la Universitato de Ingolstadt en Bavario, li malkovras „la kaŭzon de generiĝo kaj vivo". „Ne, pli ol tio! Mi eĉ fariĝis kapabla enanimigi senvivan materion."

Nerezistebla impulso pelas lin konstrui homan korpon, per korpopartoj de kadavroj, kaj vivigi ĝin. Bedaŭrinde, li sukcesas.

La ĵus vivigita estulo, konfuzite, forfuĝas. Li scias nenion, kaj devas mem lerni ĉion de nulo. Komence, li deziras esti akceptata de la homoj, sed pro sia horore malbela vizaĝo, li estas kruele forpelita de ĉiuj. En mizero, li serĉas sian kreinton, kaj minacas lin per murda venĝo.

La verko de Mary Shelley en traduko de Klivo Lendon aperis nun ĉe FEL. Vidu ĉiujn detalojn en https://www.retbutiko.be/eo/ero/fstajn Tie vi povas ankaŭ elŝuti kelkajn senpagajn ĉapitrojn por antaŭĝui.