+  Esperanto-forum
|-+  Agendo / Agenda
| |-+  Agenda / Agendo (Kontrolanto: Roland Rotsaert)
| | |-+  Donacoceremonieto en Heredaĵbiblioteko Hendrik Conscience

Ligitaj eventoj

  • Donacoceremonieto Heredaĵbiblioteko Hendrik Conscience: 06 septembro 2022

Aŭtoro Fadeno: Donacoceremonieto en Heredaĵbiblioteko Hendrik Conscience  (Legita 2078 fojojn)

0 anoj kaj 1 Gasto rigardas tiun ĉi fadenon.

Elsalutinta Forstbirdo

  • Membro
  • Kunlaboranto
  • *
  • Afiŝoj: 101
  • Sekso: Vira
Donacoceremonieto en Heredaĵbiblioteko Hendrik Conscience
« je: 03 septembro 2022, 23:21:04 ptm »
Informcele :
 
Donacoceremonieto okazos marde 2022-09-06 je la 11-a horo en la Antverpena heredaĵbiblioteko (EHC), Conscienceplein 5. La famkonata kariljonisto kaj esperantisto Jo Haazen transdonos dudek tri volumojn, donacon de urbo Ŝanhajo (Ĉinujo) al fratinurbo Antverpeno, kiel evidentiĝas el la surskribo sur la bele binditaj volumoj. Temas pri granda nombro da binditaj numeroj de El Popola Ĉinio. Krome, Prof. Haazen persone donacos la monumentan Orgelboek = Organa Vortaro (eldono de 2015); li mem kontribuis  al  la Esperanto-traduko de ĉi tiu multlingva fakvortaro kiu estas destinita al la legejo de EHC, kie ĝi estos konsultebla sen formalaĵoj.
Kaj direktoro Peter Thoelen kaj Prof. Haazen koncise komentos la donacon.
Sekvos interludo kun klasikaj ĉinaj muzikiloj de du iamaj studentoj de Prof. Haazen kiuj regule koncertas.
Fine, EHC oferos trinkaĵon. Bonega okazo por revidi Prof. Haazen, kaj konatiĝi kun la nova direktoro de EHC kiu jam manifestas sian entuziasmon por daŭrigi kaj progresigi la kunlaboron kun Flandra Esperanto-Asocio.
Ĉiuj kiuj interesiĝas, kompreneble estas tre bonvenaj. Pro praktikaj kialoj, bonvolu konfirmi vian eventualan ĉeeston retpoŝtrevene. Dankon!
 
Permalink      https://anet.be/record/opacehc/c:lvd:15315986/N
 
Cyreen Knockaert
Volontula katalogiste en EHC
« Lasta redakto: 03 septembro 2022, 23:35:58 ptm de Forstbirdo »

Elsalutinta Roland Rotsaert

  • Forumadministranto
  • Heroo
  • *****
  • Afiŝoj: 1314
  • Sekso: Vira
    • Roland Rotsaert
Re: Donacoceremonieto en Heredaĵbiblioteko Hendrik Conscience
« Respondo #1 je: 29 septembro 2022, 13:01:59 ptm »
Aldone fotoserio pri la evento.