+  Esperanto-forum
|-+  Flandra Esperanto-ligo / Vlaamse Esperantobond
| |-+  Monato (Kontrolanto: PaulP)
| | |-+  Raporteto pri la revuo Monato en 2022

Aŭtoro Fadeno: Raporteto pri la revuo Monato en 2022  (Legita 2562 fojojn)

0 anoj kaj 1 Gasto rigardas tiun ĉi fadenon.

Elsalutinta PaulP

  • Forumadministranto
  • Heroo
  • *****
  • Afiŝoj: 587
  • Sekso: Vira
Raporteto pri la revuo Monato en 2022
« je: 05 januaro 2023, 13:15:52 ptm »
Aperis en MONATO en 2022 entute 229 artikoloj (kompare al 198 en 2021) en (kiel kutime) 11 numeroj, el kiuj 1 estis 28-paĝa, 9 estis 32-paĝaj kaj 1 estis 40-paĝa. La eldonejo devis kelkfoje ŝanĝi la paperspecon de la presita revuo pro la tre altiĝantaj paperprezoj, sed neniu abonanto plendis pri tio.

Estis mezume 620 abonantoj. La plej populara versio restas la presita versio (400 abonantoj). Inter la bitaj versioj plu plej popularas la PDF-versio (200 abonantoj). Krom tio aperadis la versioj por libro-legiloj, la retletera versio kaj la voĉlegita versio en la formo MP3 en kunlaboro kun Ligo Internacia de Blindaj Esperantistoj. 

 
Redaktoroj
 
Fine de 2022 pro aĝo demisiis Boris Kolker, la multjara redaktoro pri la rubriko Librorecenzoj.  Provizore transprenis lian taskon la ĉefredaktoro.
 
 
Reviziado kaj faktokontrolado
 
La skipo de dek lingvaj reviziantoj kaj unu faktokontrolanto restis sama. Ili tre harmonie kaj akurate kunlaboras. La ĉefredaktoro nun konstante korespondas kun la redakta teamo de la nova PIV, kaj novaj aktualaj terminoj aperontaj kaj en MONATO kaj en PIV estas diskutataj.
 
 
Grafiko
 
La grafikan aspekton de la revuo plu prizorgas du katalunaj spertuloj: Ferriol Macip i Bonet kaj Zep Armentano.
 
 
Kunlaborantoj
 
Fine de 2022 Monato havis 136 registritajn kunlaborantojn kun kunlaborkontrakto kaj centon da okazaj aŭtoroj.
 
 
Ekspedo
 
Pro forpaso de la multjara ekspedisto Ivo Vercammen, fine de 2021 la ekspedadon de la numeroj por la belgaj abonantoj transprenis la centro de FEL en Antverpeno. La numeroj de aliaj landoj estas sendataj de komerca firmao kunlabore kun la nederlanda, franca kaj svisa poŝtoj. Tiu situacio en 2022 restis sama kaj kontentige funkcias.

 
Retejoj
 
La tri plej vokitaj tekstoj en la retejo de MONATO estis „Taglibro de l' milito ...” de nia korespondantino en Moskvo (https://www.esperanto.be/fel/publika/013172p.php), „Lernu e-legante, ne ege lante!” de Jolanta VAN HOLSTEIN (https://www.esperanto.be/fel/publika/013125p.php) kaj „Emesal: ĉu la plej antikva planlingvo?” de Thomas GENTY (https://www.esperanto.be/fel/publika/011245p.php). Tiu ĉi lasta estas kontribuo el 2014, kiu nun subite iĝis denove populara!
 
En Facebook MONATO havas 2700 sekvantojn (https://www.facebook.com/revuo.Monato); en Instagram 606 (revuomonato), en Telegram 247 (monato.telegramo.org), en Twitter 140 (@revuomonato) kaj en Mastodon 130 (@monato@esperanto.masto.host).  La ĉefredaktoro kaj kelkaj redaktoroj tie regule afiŝas tekstojn por veki atenton pri la revuo.
 
La 15an de ĉiu monato la ĉefredaktoro afiŝis malgrandan filmeton en Jutubo (https://www.monato.be/jutubo). Tiuj filmetoj estis spektataj mezume inter 100 kaj 200 fojojn.