+  Esperanto-forum
|-+  Agendo / Agenda
| |-+  Agenda / Agendo (Kontrolanto: Roland Rotsaert)
| | |-+  Seminario pri UEA-financoj, 1 decembro 2019

Ligitaj eventoj

  • R'dam: Seminario pri la financoj de UEA: 01 decembro 2019

Aŭtoro Fadeno: Seminario pri UEA-financoj, 1 decembro 2019  (Legita 2853 fojojn)

0 anoj kaj 1 Gasto rigardas tiun ĉi fadenon.

Elsalutinta Roland Rotsaert

  • Forumadministranto
  • Heroo
  • *****
  • Afiŝoj: 1314
  • Sekso: Vira
    • Roland Rotsaert
Seminario pri UEA-financoj, 1 decembro 2019
« je: 22 septembro 2019, 07:24:05 atm »

Dimanĉe matene, la 1-an de decembro 2019, unu tagon post la Malferma Tago, en la Centra Oficejo okazos Seminario pri la financoj de UEA.
La seminarion aranĝos la Komisiono pri Financoj kaj krom la membroj de la Komisiono (Ben Indestege, Francesco Maurelli kaj Renato Corsetti), ĉeestos ankaŭ la Ĝenerala Direktoro (Martin Schäffer) kaj estraranoj de UEA.
La membroj de UEA estas bonvenaj al la seminario por informiĝi pri la stato de la financoj de UEA kaj por prezenti siajn proponojn.