+  Esperanto-forum
|-+  Agendo / Agenda
| |-+  Agenda / Agendo (Kontrolanto: Roland Rotsaert)
| | |-+  ILEI-simpozio vive en Youtube

Ligitaj eventoj

  • Esperanto en universitataj medioj: 12 aŭgusto 2021 - 13 aŭgusto 2021

Aŭtoro Fadeno: ILEI-simpozio vive en Youtube  (Legita 2321 fojojn)

0 anoj kaj 1 Gasto rigardas tiun ĉi fadenon.

Elsalutinta Roland Rotsaert

  • Forumadministranto
  • Heroo
  • *****
  • Afiŝoj: 1314
  • Sekso: Vira
    • Roland Rotsaert
ILEI-simpozio vive en Youtube
« je: 12 aŭgusto 2021, 07:20:10 atm »

La virtuala ILEI-simpozio “Esperanto en universitataj medioj - nuntempo kaj
estonteco
<https://www.ilei.info/konferenco/2021/Simpozia-programo-2021-08-03.pdf>”
okazos per Zoom la 12-an (09h00 - 19h00 UTC) kaj 13-an (12h00 - 18h00 UTC)
de aŭgusto enkadre de ILEI-kongreso VEKI-2. Deko da profesoroj kaj fakuloj
el universitatoj de Afriko, Eŭropo, Azio kaj Ameriko prelegos kaj diskutos
pri diversaj aspektoj de Esperanto kaj interlingvisiko en universitatoj kaj
pri perspektivoj de virtuala Esperanto-universitato. Okazos podiaj diskutoj
por pliprofundigo de la traktataj demandoj.
ILEI-kongresaj aliĝintoj atingos la virtualan simpoziejon tra la kongresa
retpaĝo <https://ilei.esperantujo.io/veki2021/kongresejo/>. Por
ne-aliĝintoj la simpozio estos vive elsendata per la jutuba kanalo de UEA:
por la 12a de aŭg. je la 9a UTC : https://youtu.be/uojXgLrDwho
por la 13a de aŭg. je la 12a UTC : https://youtu.be/zGNWveksPsA
La spektantoj povos tie komenti kaj demandi. La plej interesaj komentoj kaj
demandoj estos perataj en la simpoziejon.

---
Radojica Petroviĉ, Serbio
Estrarano de ILEI