+  Esperanto-forum
|-+  Flandra Esperanto-ligo / Vlaamse Esperantobond
| |-+  UEA
| | |-+  Premio Deguĉi 2019 al Heidi Goes

Aŭtoro Fadeno: Premio Deguĉi 2019 al Heidi Goes  (Legita 4060 fojojn)

0 anoj kaj 1 Gasto rigardas tiun ĉi fadenon.

Elsalutinta Roland Rotsaert

  • Forumadministranto
  • Heroo
  • *****
  • Afiŝoj: 1314
  • Sekso: Vira
    • Roland Rotsaert
Premio Deguĉi 2019 al Heidi Goes
« je: 29 julio 2019, 14:05:03 ptm »

La Premion Onisaburo Deguĉi UEA starigis en la Jubilea Jaro 1987 per kapitalo donacita de Oomoto. Ĝi distingas meritajn agantojn, kiuj longtempe laboras per Esperanto, por monda paco kaj homara feliĉo, konforme al la idearo de D-ro Zamenhof kaj la instruoj de Onisaburo Deguchi. Ĝi konsistas el diplomo kaj monsumo de 2000 eŭroj.

Per decido de la Estraro de UEA, Premio Deguĉi de la jaro 2019 estas aljuĝita al Heidi Goes.

Heidi naskiĝis en Belgio en 1976. Ŝi eklernis Esperanton antaŭ 29 jaroj, en 1990. Kiam ŝi finis mezlernejon en Belgio, ŝi iris al Indonezio kadre de kultura interŝanĝprogramo kaj loĝis preskaŭ jaron ĉe du indoneziaj familioj. Tiel ŝi lernis la indonezian kaj same pri la loka kaj islama kulturo.

Ekde 2007 Heidi ekesploris pri la historio de la Esperanto-movado en Indonezio, pro la kombino de tiu ligilo al Indonezio kaj sia propra esploremo.

En 2009 ŝi revenis al Indonezio, por daŭrigi sian esploradon surloke. Tamen, instigita de LEE Jungkee, tiam prezidanto de KAEM, plej multe da tempo ŝi uzis por instrui Esperanton. En 2010 ŝi faris la duan kaj en 2012 la trian instruvojaĝon al Indonezio. Kreiĝis kluboj dum kaj post la dua vojaĝo. En 2011 kaj 2012 indoneziaj esperantistoj partoprenis la Universalan Kongreson. Ekeldoniĝis bulteno. La sekva paŝo estis finfine Indonezia Esperanto-Kongreso.... Efektive ŝia esploroj pri mortinta movado kaj sindonemo al instruado de Esperanto kondukis al revigliĝo de tuta landa movado.

En marto 2013 ŝi vojaĝis ankaŭ al Orienta Timoro, kie ŝi denove instruis. Duan vojaĝon por instruado ŝi faris en 2014. En 2018 aperis ŝia plej lasta libro, “Movadaj insuletoj”, ankaŭ eldonita de UEA. (https://retbutiko.be/eo/ero/miin&cart_id=3762520.5857)

(Resumo de Gazetara Komuniko numero 815 de UEA, uea.org/gk/815a1)