Esperanto-forum

Agendo / Agenda => Agenda / Agendo => Fadeno komencita de: Roland Rotsaert je 17 julio 2018, 20:42:11 ptm

Titolo: Esperanto-Tago 2018, 26a de julio
Afiŝo de: Roland Rotsaert je 17 julio 2018, 20:42:11 ptm
Karaj kaj estimataj esperantistoj-aktivuloj,
 
 mi jhus finis la enretigon de la 84a afisho por ET2018, chiuj pretigitaj de Peter Oliver, kiu chiujare kunlaboregas idee kaj grafike pretigante en multaj lingvoj la diverstagajn, -temajn afishojn. Krom li dankindas ankau la tradukintoj de la afishtekstoj kaj de la klariga teksto pri la tago (se ghi jam estas farita), kaj Renato Corsetti, la nelacigebla motivanto de aktivuloj.
 
 Por vere bone informi pri la tago, niaj celoj, ktp., la afisho sola ne sufichas, estas necesa kaj tre utila ankau la Klariga teksto por disdono che via informbudo, au por gazetara komuniko viaregione, bv traduki ghin se ne jam ekzistas sub la afisheto au en la uea-vikio. La traduka laborfolio estas tie: 
 http://www.linguistic-rights.org/esperanto-tago/2018/Klariga-teksto-pri-la-Esperanto-Tago-2018-en-RTF.rtf (http://www.linguistic-rights.org/esperanto-tago/2018/Klariga-teksto-pri-la-Esperanto-Tago-2018-en-RTF.rtf)
 kaj resendu al mi tiun word-an dokumenton kun la traduko, por povi ghin kopii kaj adapti al retpagho, por publikigo en la retejo (http://www.linguistic-rights.org/esperanto-tago/esperanto-tago-2018.html). (unue bv. anonci al mi vian tradukpretecon por vidi, chu iu jam komencis au ne la laboron).
 
 - 84 afishoj, tio estas: 
 
 82 lingvoj, el kiuj
 81 lingvoj havas sian propran afishon,
 +1 = la 82a lingvo: romancha (rm) de Svislando estas sur la Svisa (CH) afisho 4-lingva,
 +1 = plia afisho kun ambau lingvoj: sveda-finna (kiuj ekzistas ankau aparte), kaj
 +1 = 1 afisho kun usonangla teksto, sed tio ne konsiderindas alia lingvo ol la angla
 ... = 82 lingvoj sur 84 afishoj. :)



Vidu ankaŭ je http://www.linguistic-rights.org/esperanto-tago/esperanto-tago-2018.html (http://www.linguistic-rights.org/esperanto-tago/esperanto-tago-2018.html)



 Stefano Keller
Titolo: Re: Esperanto-Tago 2018, 26a de julio
Afiŝo de: Roland Rotsaert je 26 julio 2018, 19:10:03 ptm
La ĵurnalo De Morgen eksciis pri la Esperanto-tago kaj aperigis artikolon 'Is het Esperanto geflopt of niet? Malkovru ĝin ĉi tie'
(Legu la unuajn paragrafojn je http://www.dm.be/s/ax2806854/x0IDm - la kompleta artikolo estas rezervita al abonantoj aŭ registritaj uzantoj.)