Esperanto-forum
Ĝenerale / Algemeen => Novaĵoj / Nieuws => Fadeno komencita de: Roland Rotsaert je 24 novembro 2018, 09:27:13 atm
-
Ĵus aperis la ĉi jara numero de Sennacieca Revuo (http://www.satesperanto.org/spip.php?article4235). Jen kelkaj eroj el la enhavo:
- En 'La praktika internaciismo de Esperanto' Xavi Alcalde verkas pri Esperanto dum la Unua Mondmilito. Estas artikolo kiu iom kompletigas la Monato-artikolon 'Esperanto kaj Ruĝa Kruco' (https://www.esperanto.be/fel/publika/012313p.php).
- Ĝemil Ksus esploras la fontojn de la civitana milito en Sirio
- Roland Platteau rerakontas la vojaĝon kiun faris la frislandano Sipke Stuit (https://eo.wikipedia.org/wiki/Sipke_Stuit) per ruldometo en 1932 el suda Francio al sia hejmo, pasanta tra la 24a UK en Parizo.