Bonvenon,
Gasto
. Bonvolu
ensaluti
aŭ
registriĝi
.
1 horo
1 tago
1 semajno
1 monato
Por ĉiam
Ensaluti per uzantnomo, pasvorto kaj seancdaŭro
Hejmo
Helpo
Serĉi
Kalendaro
Ensaluti
Registriĝi
Esperanto-forum
Ĝenerale / Algemeen
Novaĵoj / Nieuws
(Kontrolanto:
Pilgrimo
)
Monda premiero de opero en Esperanto en ĉeha Nacia Teatro
« antaŭa
sekva »
Printi
Paĝoj: [
1
]
Iri malsupren
Aŭtoro
Fadeno: Monda premiero de opero en Esperanto en ĉeha Nacia Teatro (Legita 7864 fojojn)
0 anoj kaj 1 Gasto rigardas tiun ĉi fadenon.
Roland Rotsaert
Forumadministranto
Heroo
Afiŝoj: 1321
Sekso:
Monda premiero de opero en Esperanto en ĉeha Nacia Teatro
«
je:
05 julio 2018, 18:46:27 ptm »
La 7-an de aprilo okazis eksterordinara afero, monda premiero de Esperantlingva opero "Sternenhoch" en la Nacia Teatro de Prago!
Temas pri opero, kies muziko estis komponita rekte laŭ teksto en Esperanto, farita de Miroslav Malovec. Muzikon kaj libreton komponis juna komponisto Ivan Acher. La opero havis surprize grandan sukceson, ne nur de spektantoj sed ankaŭ de kantistoj, kiuj diris, ke Esperanton ili taksas kiel ideala lingvo por opero. Okazis 5 spektakloj kaj ĉiuj estis tute disvenditaj tuj post ĝia premiero - dum la tempo de unu semajno! Eĉ je du monatoj antaŭ la lasta spektaklo oni ne povis aĉeti biletojn.
Pavel Pavliĉek, gvidanto de la filmo-retejo Verda Stacio havis la eblon videoregistri la tutan spektaklon por arkivo. Bedaŭrinde oni rajtas publikigi nur mallongajn fragmentojn, eĉ tiujn nur post la permeso de la Teatro.
Fragmento, la lasta minuto de la opero, la 24-an de junio 2018 en Nacia Teatro en Prago:
https://www.youtube.com/watch?v=ZfSmjGuNH1I
Pliajn detalojn vi povas legi en la samtema afiŝo en la fejsbuka paĝo de Ret-Info
https://www.facebook.com/Ret.Info/
.
Protokolita
Printi
Paĝoj: [
1
]
Iri supren
« antaŭa
sekva »