Esperanto-forum

Agendo / Agenda => Agenda / Agendo => Fadeno komencita de: Roland Rotsaert je 22 septembro 2019, 07:24:05 atm

Titolo: Seminario pri UEA-financoj, 1 decembro 2019
Afiŝo de: Roland Rotsaert je 22 septembro 2019, 07:24:05 atm

Dimanĉe matene, la 1-an de decembro 2019, unu tagon post la Malferma Tago, en la Centra Oficejo okazos Seminario pri la financoj de UEA.
La seminarion aranĝos la Komisiono pri Financoj kaj krom la membroj de la Komisiono (Ben Indestege, Francesco Maurelli kaj Renato Corsetti), ĉeestos ankaŭ la Ĝenerala Direktoro (Martin Schäffer) kaj estraranoj de UEA.
La membroj de UEA estas bonvenaj al la seminario por informiĝi pri la stato de la financoj de UEA kaj por prezenti siajn proponojn.