Esperanto-forum
Ĝenerale / Algemeen => Alvokoj / Oproepen => Fadeno komencita de: Roland Rotsaert je 11 aprilo 2021, 08:32:25 atm
-
Unesko lanĉis tutmondan debaton pri la estonto de edukado: kunparolado pri la temo, kiel scioj kaj lernado povas formi la estonton de la homaro kaj de la planedo.
Hodiaŭ Unesko volas ekscii vian vid-punkton pri la 3 ĉefaj defioj, kiujn la mondo alfrontos en la estonto. Kaj, pensante pri tio, kiuj devus esti la 3 ĉefaj celoj de edukado.
La voĉdonilo estas je https://en.unesco.org/futuresofeducation/top-3-challenges-and-purposes-education/Esperanto
Gazetara komuniko de UEA pri la enketo estas je uea.org/gk/943a1 (https://uea.org/gk/943a1)
Teknika rimarko: la voĉdonado okazas per ŝovo de eroj el maldekstra kolumno al dekstra kolumno. La eroj ne estu ŝovataj ien ajn dekstren, sed en la grizan kvadraton supre de la dekstra kolumno!